Elementoj por starigi eldonbuĝeton por diskeldono (laŭ idealaj kondiĉoj)
Kiam vi planas eldoni diskon necesas buĝeti la subajn aferojn por ekhavi superrigardon pri kostoj kaj enspezoj.
Elspezoj:
- Salajroj / honorarioj de la artistoj/muzikistoj
- Vojaĝkostoj de la artistoj
- Gastigkostoj (manĝo kaj loĝado) de la artistoj dum la surbendigado
- Studio-kostoj por surbendigado kaj miksado
- Mastrigkostoj
- Aŭtorrajtaj kostoj
- Grafistaj kostoj + filmoj por la libreto, disko kaj banderolo
- Presokostoj (fabrikado de la diskoj ĝis liverado)
- Varbkostoj (sendado de recenzekzempleroj al radioj kaj gazetaro)
- Pagendaj tantiemoj al la artisto difinitaj en la eldonkontrakto
Enspezoj:
- Vendo de la diskoj al libroservoj (laŭ pogranda prezo)
- Vendo de la diskoj pere de profesia distribuanto
- Vendo de la diskoj al la publiko
Kiam vi eldonas diskon verŝajne gravas deklari la muzikon sur la disko ĉe la aŭtorrajtaj societoj en via lando (en Francio estas tiel, indas kontroli por via lando). Jen troviĝas modelon en excel (20kb) kaj pdf (32kb) formato.
Ĉi tiuj elementoj ne plu havas sencon por la artistoj kiam ili estas kontraktitaj de diskeldonejo.