Retpaĝo de Eurokka

EUROKKA

Lastaj novaĵoj

18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010

25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010

Lastaj muzikvideoj

Aktualaj KD-projektoj

E@I


 Bonvenon al la hejmpaĝo de Eurokka


vinilkosmo_mp3_logo


 Vizitu la novan esperantan mp3-vendejon ĉe www.vinilkosmo-mp3.com.


  
 


Pri Eurokka


 EUROKKA (Esperanto-Universala-Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio) estas Esperanto-rokmuzika asocio bazita en Donneville, ĉirkaŭurbo de Tuluzo, sude de Francio (Okcitanio). Iĝu membro! kaj tenu vin informita: rss

Esperantoroko EUROKKA estis kreita en 1988, kaj en 1991 fariĝis fakasocio de TEJO kaj de tiam ankaŭ aperas en la listo de fakasocioj en la jarlibro de UEA.



 La agadkampo de EUROKKA estas tutmonda celante disvolvi kaj disvastigi en la Esperanto-movadon sed ankaŭ ekster ĝi Esperanto-muzikan kulturon, la muzikbandojn kaj artistojn kiuj kantas Esperante.


 EUROKKA rolas kiel kunordiganto en la Esperantaj muzikmedioj: rokenrolo, popmuziko, folko, ĵazroko, afroroko, regeo, skao, repo, tekno, subgrundaj muzikoj, ktp… ĝis malrokmuziko! Sed zorgas ankaŭ pri:



 EUROKKA kreis la diskeldonejon, produktejon, kaj distribuejon VINILKOSMO *Esperanto-Muzik-Prod.*, kaj la Esperanta muzikmagazino ROK-gazet’ en 1990.



 En januaro 1999 VINILKOSMO devis profesiiĝi kaj fariĝi sendependa, sed tamen restas interaktive ligita kun la agado de EUROKKA. De tiam ankaŭ ROK-gazet’ estas eldonita de Vinilkosmo sed restas la organo de EUROKKA.



 La tre populara brazila TTTejo, MusicExpress, ne estas TTTejo pri muziko en esperanto sed ekde nun TTTejo en esperanto por muziko! En MusicExpress en kiu amplekse Vinilkosmo kontribuas por la esperanto-muziko vi trovos informojn pri artistoj de la tuta mondo, en pluraj stiloj kaj lingvoj (dekoj da esperantaj), MP3-dosierojn, muziktekstojn kun akordonomoj, komputilajn programojn, kaj ĉiusemajne aktualajn novaĵojn pri muziko, pri tio kion faras niaj artistoj, kaj pri ĝeneralaj muzikaj temoj. Respondecas pri la TTTejo nia aktiva kunlaboranto Flavio Fonseca. Ĉefpaĝo de MusicExpress troviĝas ĉe www.musicexpress.com.br/eo (en nova fenestro) kaj paĝo kun esperantaj artistoj ĉe www.musicexpress.com.br/stilo.asp?stilo=36 (en nova fenestro).



 De aprilo 2003 stariĝis kunlaborado kun David-Emil por krei kompletan datumbazon por esperanto-kulturo. La unua paŝo plenumota estos la muzika fako kiu prezentos artistojn kaj organizantojn kaj aliajn servojn kun la celo plifaciligi organizadon de espomuzikaj eventoj kaj la kontaktojn inter esperanto-artistoj kaj organizantoj.



 Regule VINILKOSMO, EUROKKA kaj ROK-gazet’ disssendas informkomunikaĵojn pri Esperantaj muziknovaĵoj. Ne hezitu peti enskribiĝon en la dissendoliston, por esti freŝe informata. Eblas fari ĉe www.vinilkosmo.com/?scb=&lng=e (en nova fenestro).



 Kun helpo de Renato Corsetti estis starigita muzika dissendolisto 
 pere de kiu EUROKKA dissendas informojn kaj instigas diskutojn kaj interŝanĝojn pri esperanto-muziko; membroj de EUROKKA, abonantoj de Rok-gazet’, subtenantoj de Vinilkosmo kaj muzikŝatantoj aliĝu tiun retliston sendante malplenan mesaĝon al:


tejo