Datenbazo pri aktuala viva Esperanto-kulturo kaj arto

Kunlaborantoj

eurokka-logo

tejo-logo

e@i-logo

Datenbazaliĝintoj

Koncert-organiza buĝeto

Kiam vi faras buĝeton por koncerto ege gravas atenti ke en-spezoj egalas al el-spezoj (aŭ ke eĉ estas iomete pli da enspezoj ol elspezoj - ankaŭ konata kiel gajno). Ĉi-tie estas adaptebla modela buĝeto en excel-formato (12 kb - konservu ĝin sur via durdisko). Ĝenerale, kiaj en- kaj elspezoj vi havos?

El-spezoj

Plej grava elspezo verŝajne estas por la bando mem. Kostoj por ili povus esti:

Aldone povus esti kostojn por la koncertejo mem. Parto de ili povas esti asekuro por esti bone kovrita okaze de problemoj aŭ akcidento. Krome eble ankaŭ necesas pagi por sekurechomoj - la organizantoj devas garantii sekurencon kaj por la artistoj kaj por la publiko. Ili ankaŭ devas zorgi pri partopreno de personoj kompetentkapablaj doni la unuan flegadon okaze de vundo aŭ iu ajn sana problemo (kuracisto aux sukuristo).

Gravas antaŭe informiĝi pri la kostoj por ekhavi superrigardon. Ankaŭ indas negosci kun la grupoj - eble ili povas kunporti sonsistemon aŭ lumerojn.

En-spezoj

Enspezoj kutime venos kaj de partoprenantoj, kiuj pagas ian sumon por aŭdi kaj vidi la koncerton kaj de subvencioj. Se la koncerto estas kadre de renkontiĝo, tiam ene de la buĝeto por la tuta renkontiĝo estas rezervita sumo por la vespera programo. Bonaj enspezoj ankaŭ haveblas de trinkejo.