Datenbazo pri aktuala viva Esperanto-kulturo kaj arto

Kunlaborantoj

eurokka-logo

tejo-logo

e@i-logo

Datenbazaliĝintoj

 

Por organizi spektaklon / festivalon

La organizado de spektakloj disdividas sin en kvar partoj:

Antaŭpreparoj

Gravas fiksi buĝeton kaj plani, kian programon estu proponita dum la spektaklo. Gravaj demandoj tiam estas:

Kiam la respondoj klaras, tiam eblas fari provizoran buĝeton kaj ekkontakti artistojn (vi povas ankaŭ rigardi en la datenbaza parto de ĉi-tia retejo), eblaj ejoj kaj luejoj. Ĉiam gravas havi ĉiujn interkonsentojn fiksitaj skribe, prefere per kontrakto. Se necesas klarigi specifikajn erojn, tiam rigardu ĉe www.bertilow.com/roko/index.html (en nova fenestro). Tie troviĝas la esperanta popularmuzika terminaro de Bertil Wennergren.

Surloke kaj sonprovo

Trairu la strukturon / programon de la koncerto kun la grupoj kaj aliaj involvitaj antaŭ la koncerto. Vi povas fari tion aŭ vesperon antaŭe aŭ rete / telefone / letere. Atentu pri ĉiuj bezonaĵoj kaj deziroj. Pripensindaĵojn povus esti:

Gravas plani sufiĉe da tempo antaŭ la koncerto por ekpripari (ekz. purigi la salonon, meti seĝojn en la salono) aŭ eĉ ekkonstrui ĉion (ekz. podestojn, sonsistemon) kaj fari sonprovon. La sonprovo ege gravas, ĉar tiam la grupo kaj la teknikisto konatiĝas kun kaj la ejo, sonsistemo kaj unu la alian. Aĉa sono malbone influas la etoson de la koncerto. Planu po minimume 60 minutojn grupe por la sonprovo. La homoj kiuj ludas laste dum la vespero faros la sonprovon unue (alidirite, la grupo kiu ekas la koncerton sonprovas laste). Kontrolu ke ĉio funkscias kaj ke estos sufiĉe da piloj kaj aliaj kromaj materialoj kaze ke io misfunkscias. Ankaŭ certiĝu ke estas sufiĉe da trinkaĵoj (akvo, biero) kaj aferoj por manĝeti por la bandanoj. Bonus se estus ripozejo por la bandanoj proksime de la scenejo, kie ili povos ripozi kaj se eblas poste dusxi. Kaj ne streĉigu la artistojn tro tuj antaŭ la koncerto - bone estas lasi al ili tempon por mem prepari sin.

Estus ankaŭ grave kontrakti asekuron specife por la spektaklo por kovri la riskojn de la organizanto. Aldone gravas kontakti la landan aŭtorrajtan societon (kiel GEMA, SACEM k.s.) kaj plenigi la dosieron kun la titoloj prezentita dum la koncerto.

Dum la spektaklo

Kiam la spektaklo ekas, mallumigu la salonon kaj se eblas lumigu nur la scenejon. Se tiel interkonsite, anoncu la spektaklon. Atentu ke ĉio bone funkscias kaj ke ne estas problemoj en la publiko. Se problemoj okazos, provu solvi ilin trankvile kaj rapide.

Post la spektaklo purigu kaj ordigu ĉion. Se necesas, remetu seĝojn ktp. Petu ankaŭ la helpon de la aŭskultantoj / spektantoj por ordigi. Kontrolu kun la artistoj, ĉu ĉio glatis kaj notu eblajn problemojn por plibonigi ilin sekvontfoje.

Aldonaĵoj por festivaloj

La organizado de festivaloj similas al organizi koncertojn, krom ke temas pri pluraj spektakloj dum unu tago / vespero. Pro tio pli gravas bone kunordigi la instaladojn kaj sonprovojn. Aldone gravas ke la spektakloj disvolviĝas laŭ la planita horaro kaj ke ne ekestas iaj malfruoj - eblas gardi kontraŭ tio se vi lasas sufiĉe da tempo inter koncertoj (1/2 horo) kaj se vi / scenejreĝisoro estas ege strikta pri la tempdaŭro de la koncertoj. Laste menciindas ke la buĝeto estas verŝajne 10-oble pli alta ol ĉe simpla koncerto.