Datenbazo pri aktuala viva Esperanto-kulturo kaj arto

Kunlaborantoj

eurokka-logo

tejo-logo

e@i-logo

Datenbazaliĝintoj

Koncert-kontraktoj

Kiam vi organizas koncerton aŭ spektaklon gravas ke vi per kontraktoj fiksas la diversajn kondiĉojn kaj flanke de la artisto(j) kaj de vi. Tiam estas klare indikite kiu prizorgas kion kaj kiu respondecas pri kio. Jen estas modela koncert-kontrakto (pdf-versio - 48kbrtf-versio - 8kb). Ĝi taŭgas kiel ĝenerala kontrakto, sed eblas modifii ĝin laŭ viaj propraj bezonoj. Kiam vi faros ĝin, faru kopiojn por ĉiuj partioj (artisto kaj organizanto).

Post la koncerto, kiam vi pagos la artistojn, gravas ricevi kvitancon kiel pruvilo, ke la mono estis pagita. La kvitanco gravas por kaj librotenadaj kialoj kaj impostaj kialoj. Jen estas modela kvitanco (eblas modifi ĝin) por vojaĝkostoj (pdf-versio - 36kbrtf-versio - 4kb).

Plej bone estus se la kontraktoj, kvitancoj kaj fakturoj estas dulingvaj (nacia lingvo de la lando en kiu estas farita la kontrakto por ke oficialaj instancoj komprenu okaze de konflikto kaj en esperanto por ke la artistoj ankaux cxion bone komprenu).