EUROKKA

Lastaj novaĵoj

18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010

25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010

Lastaj muzikvideoj

Aktualaj KD-projektoj

E@I

Vinilkosmo

VINILKOSMO eldonas, produktas kaj distribuas nur verkojn (ĉefe ko-diskojn) de Esperantaj artistoj kaj bandoj. Tiu eldonejo dediĉiĝas eksluzive je la pliriĉigo de la Esperanta muzika kulturo, disponigante pli kaj pli ampleksan elekton de artistoj, bandoj, kaj muzikstiloj.

Ĉiuj disponeblaj produktoj konsulteblas kaj haveblas en la VINILKOSMO-TTTejo: www.vinilkosmo.com (en nova fenestro). Vi ankaŭ povas viziti VINILKOSMO-n ĉe myspace sub http://www.myspace.com/vinilkosmo (en nova fenestro.

Kodiskoj produktitaj de VINILKOSMO:

Numero Jaro Enhavo
1 1990 4 titola kompileto sur 45 Turna vinileto (Rosemary's Babies / Amplifiki)
2-3 1995/1996 "Vinilkosmo-Kompil' Vol.1 kaj Vol.2" du voluma kompilo sur Kodisko kaj kasedo prezentante 34 artistojn.
4-13 1998-2000 "Kolekto 2000" estas kolekto de 10 Kdoj kun jenaj artistoj : Libertarios / Liberecana Roko el Tuluze, Jacques Yvart kantanta Georges Brassens, Persone /Elektro-roko el Stokholmo, Solotronik/ Elektronika muziko - Espagne, Merlin /Pop-Rok-Bossa-jazz- Brazilo, La Porkoj / roko el argentino, Kajto / Foko el Frislando, La Kompanoj, kanzono el- Bordeaŭ/Périgueŭ/Nantes. Kore / pop-roko gruva el Nantes, Dolĉamar / Hip Hop/elektronika-roko el Helsinko.
14 2000 Esperanto Subgrunde Kompil' estas kunproduktaĵo de la brazila subgrunda eldonejo "La Blua Papilio" kaj Vinilkosmo, temas pri kompilo de alternativaj muzikoj (anarki-punko, hardkoro, Brumuziko, trasŝo) 15 bandoj el Brazilo, Francio, Kanado kaj Ukrainio prezentante entute 31 titolojn.
15 2000 KD 9 titola de popolaj muzikoj katalunaj, okcitanaj, sefardaj kaj kastiliaj de la barcelona bando "Kaj Tiel Plu".
16 2000 KD 13 titola de muzikoj roko-skao de la kopenhaga bando (Danio) "Esperanto Desperado".
17 2001 KD 14 titola de JoMo el Tuluzo, li kantas kaj ludas sola kiel sur scenejo. Unua soloalbumo de JoMo.
18 2001 KD 15 titola de Morice BENIN el Valence / Francio. Mondcivitana kanzono en esperanto.
19 2002 KD 11 titola de PERSONE el Stokholmo/Svedio. Una akustika albumo de la bando.
20 2003 Elektronika Kompilo, 16 titola: 70 minutoj de elektronika muziko aktuala, Tekno, Trenco, Denco, Drumenbaso kaj triphopo de 10 bandoj kaj Dĵoj el 8 landoj.
21 2004 KD 16 titola "Civilizacio" de la argentian bando Strika Tango, tendenco regao, latinroko-funko.
22 2004 "Hotel Desperado", dua albumo de la bosna dana bando Esperanto Desperado, mondmuziko.
23 2004 KD de la franca kantisto Ĵak Le Puil, protest kaj humura kanzono.
24 2004 "Plaĉas al mi" dua albumo de la kataluna bando Kaj Tiel Plu kataluna kaj okcitana popolmuziko en esperanto.
25 2005 "Rebela sono" dua albumo de la finna pop-rok bando Dolchamar.
26 2006 "jOmO slavumas" tria albumo de JoMo el Tuluzo laŭ slaveca etoso.
27 2006 Supernova“ unua albumo de la brazila bando SUPERNOVA.
28 2007 "Pli ol nenio", unua soloalbumo de Martin Wiese (el eks-Persone) sub la nomo Martin & la Talpoj.
29 2007 "Tielas vivo", dua albumo de la franca bando KORE.

AlbumojAliaj projektoj estas en preparo, inter alie dua albumo de Jacques Yvart, albumo de la hiphopa bando La Pafklik, Hiphopa kaj metala kompiloj kaj aliaj projektoj estas pristudataj.

Krom tiuj produktitaj diskoj, Vinilkosmo ankaŭ distribuas multajn aliajn diskojn produktitajn de la artistoj mem aŭ de aliaj eldonejoj aŭ de artistoj mem (vidu la katalogon).

Distribuado okazas per propra asocia distribua reto kaj interreto pere de la TTTejo de Vinilkosmo (en nova fenestro).

Vinilkosmo ankaŭ helpas en la mastrigado kaj fabrikado de Kdoj (de la koncepto ĝis fina realiĝo) laŭ intersaj tarifoj celante helpi la artistojn de la regiono kaj la esperanto-artistojn.