EUROKKA

Lastaj novaĵoj

18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010

25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010

Lastaj muzikvideoj

Aktualaj KD-projektoj

E@I

Rok-gazet
ROK-gazet’ - Esperanto-Muzik-Magazino

Rok-gazet La organo de EUROKKA kreiĝis en 1990 per la apero de la n-ro 0. Rok-gazet’ dekomence celis strukturi la rokmuzikan esperanto-reton kiu estis impulsita pere de interŝanĝoj inter asocioj kaj artistoj, ĝi ekvivigis tuj tiun reton kaj faciligis la komunikadon kaj informadon pri muziknovaĴoj inter la muzikŝatantoj.

Rok-gazet’ travivis plurajn gravajn krizojn. La unua ĉefredaktisto estis Aline Boulet (ex Ampliki-anino) poste transprenis la taskon dum pluraj jaroj Flo kaj nun Tony Guyot kaj Niko Voloŝin malfermis novan epokon…

Duncan Thomson en 1998 lanĉis retan version de Rok-gazet’…. Informojn kaj akualaĵoj pri Esperanto-muziko haveblas en la ROK-gazet’-TTTejo (Aktuale en konstruo): rokgazet.free.fr (en nova fenestro).

Teknika Slipo

Titolo: ROK-gazet'
Sub-titolo: Esperanto-Muzik-Magazino
Kreita de: EUROKKA (Esperanto-Rok-Asocio)
Eldonita de: Vinilkosmo *Esperanto-Muzik-Prod.*
Ĝenro: Magazino verkita en esperanto, ĝi prezentas ĉiujn muzik-stilojn kaj la muzikoj : roko, pop, folko, kanzono, Ĵazo, ktp… kantitaj en esperanto
Disinfluo: Internacia (landoj en la 5 kontinentoj)
Disvastigo: 2000 ekzempleroj, 1 numero jare
Rubrikoj: NovaĴoj en esperanto-muziko, reportaĴoj (koncertoj, festivaloj), intervjuoj, informoj pri la bandoj kaj artistoj, recenzoj de diskoj, diskeldonejoj, Muzika terminaro, Speciala dosiero, kontaktoj de la esperanto-muzikareto internacia, Flaŝaj informoj, Radio-informoj, anoncoj
Temoj: Teknikaj dosieroj pri instrumentoj, novaj aparatoj, pri tradukado, Diskeldonejoj kun originalaj celoj (muzika kaj lingva), produktaĴoj de Vinilkosmo
Abonkondiĉoj: 3 numeroj 16 Euros
Eldondirektoro: Floréal Martorell
Ĉefredaktisto: Tony Guyot
Teknika art-direktoro: Niko Voloŝin
Redaktoteamo: Rikardo Cash, Richard Favry, Gunnar Fischer; Rafa Blanco, Per Aarne Fritzon, Gabriele Corsetti, Ionel Onet, Jean François Cousineau, Flavio Fonseca, Riitta Hämäläinen, Roel Haveman...ktp…