EUROKKA

Lastaj novaĵoj

18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010

25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010

Lastaj muzikvideoj

Aktualaj KD-projektoj

E@I

Nova disko de Jomo

Prenu belan pokalon kaj versxu du fingrojn da cigana muziko, unu da jida, unu viglan gluton da roko, kaj dronigu la tuton en abunda bano de ritmoj kaj sonoj el slavaj landoj, sed precipe lasu jOmOn aldoni esperanton kaj servi al vi tiun mirigan koktelon kiu transportos vin en mondon tiom familiaran kiom konfuzigan ekde la unua gluto!

Tiu cxi nova KD, konsumenda sen modero, estas fakte kvazaux duobla albumo de pli ol unu horo, kiu kunigas jOmOn, liajn fidelajn kompanojn Liberecanoj, kaj la ensemblon de tradicia slava muziko Solnisxka. La ekzerco povus sxajni hazardeca por tiuj kiuj konas la viglan kaj bazecan rokon "JoMo kaj LIBERECANOJ" (vkkd18), kaj neniu alia certe majstrus gxin per tiom da brilo.

La rezulto estas unika sperto kiu preskaux pensigus al ni ke roko venas de Rusio aux Ukrainio, kaj sen vere auxdaci tion diri, rakontas tamen gxian historion, neniigante samtempe kelkajn malnovajn limojn kiuj rezistas nur pro kutimo.

Se vi ne timas perdi viajn gvidomarkojn, do, tiam tiu chi albumo estas por vi!

Por vidi kaj auxskulti la videofilmeton registritan en nia studio Vinilkosmo / La Trappe bv. atendi kk minutojn por ke la video estu elŝutita aŭ elŝutu ĝin mem).

Por vidi la filmon vi bezonas quicktime - ĝi elŝuteblas ĉe www.apple.com/quicktime/download/mac.html (por mac) kaj www.apple.com/quicktime/download/win.html (por windows).