EUROKKA

Lastaj novaĵoj

18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010

25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010

Lastaj muzikvideoj

Aktualaj KD-projektoj

E@I

Videosesio Kaj Tiel Plu - Surplacen venu vi

Jen eta raporto registrita dum la muzikistoj de Kaj Tiel Plu finpretigis sian trian diskon en la studio de Vinilkosmo. En tiu sepminuta filmeto, kajtielpluanoj prezentas sian trian albumon, la historion de la bando kaj la spertojn de la diversaj muzikistoj.

La video ankaŭ montras la laboron de la grupo, ĝian etoson kaj la kunvivadon de la muzikistoj en la studio, dum la vojaĝoj kaj en la koncertoj.

La disko estos akirebla tuj post apero en la venontaj semajnoj ĉe www.vinilkosmo.com kaj elŝutebla laŭ mp3 aŭ ogg formatoj ĉe www.vinilkosmo-mp3.com.

Ankaŭ eblas jam elŝuti altkvalitan version de la tuta video ĉe www.vinilkosmo-mp3.com.