EUROKKA

Lastaj novaĵoj

18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010

25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010

Lastaj muzikvideoj

Aktualaj KD-projektoj

E@I

Speciala Eldono de VINILKOSMO - Junio 2004

Estimataj muzikŝatantoj

Du leterojn en du semajnoj? Jen nekutima okazaĵo, sed estas laŭ la graveco de la evento!

La unua albumo de STRIKA TANGO, "Civilizacio", pri kiu ni jam tiom parolis pri evoluo de la projekto kaj ĝia baldaŭa apero, finfine ĵus aperis el nia laboratorio, kaj la alkemio ne estis hazarda; ĝi bone funkciis!

Krome: neordinara bando, kaj bonaj novaĵoj de niaj amikoj de Esperanto Desperado.

Nia kompleta katalogo ĉe:
www.vinilkosmo.com (en nova fenestro)

STRIKA TANGO - Civilizacio (VKKD 70)

Ekde la vigla interveno en 1999 de la kantisto de Strika Tango, Alejandro Cossavella, kun la tiuepokaj Porkoj (vkkd 23), oni povis pensi ke lia baza kaj vigla roko estas frukto de elekto, devige neinversigebla, por trakonduki la lingvon de Zamenhof trans la barilojn kaj blenditajn pordojn per klabofrapoj. Ĉu estis pro manko de kulturo aŭ muzika tekniko sufiĉe klera, aŭ simple pro manko de pacienco por agi pli diplomate? Do bone, estas domaĝe por la fanoj de tiu stilo same kiel por la alergiaj kritikantoj, Alejandro estas ĝisfunda artisto, plurfaceta kaj altgrade talenta kiu ne ĉesos surprizi nin!

Tiu ĉi nova albumo estas verko profunde inda je esperanta interkultura inklino, kaj ĝia aŭtoro, kiu postulas kun insisto la utilon de projekto transe de la lingvaĵo, ne hezitis lasi registri la klavarojn, blovinstrumentojn, kaj kelkajn perkutilojn de muzikistoj el diversaj horizontoj je miloj da kilometroj de sia hejma cirklo. Estas en la Studio de la Trappe, en la ejoj mem de Vinilkosmo, ke tiu muziko, tamen forte inspirita de la latinamerika tradicio, trovis la tutan deziratan plurecon de Ale, kaj eskapas samtempe la etikedojn kiuj tendencas limigi la radiadon de tiaj kreaĵoj.

Ne malpli ol 13 muzikistoj el pluraj malsamaj landoj partoprenis la surbendigadon, kaj por fini, La Desertoj Dezertaj, neformala bando, travidebla kaj abstrakta, kiel Ale priskribas ĝin al ni humure, konkludas per 3 aldonaj titoloj la verkon kiu jam estas densa kaj ebriiga.

Tiu ĉi albumo estas pompa, inspirita, saturita per la suno kiu vidis ĝin naskiĝi, kaj fariĝos tutcerte mejloŝtona referenco. Kaj se vi ne certe bone komprenis kial... do, aĉetu ĝin, kaj jen ĉio !!

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi: www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd70&lng=e (en nova fenestro)

ESPERANTO el Hindio

La vorto "Esperanto" ne referencas ĉi tie pri la lingvo sed estas la nomo de bando malkovrita de nia amiko Trevor Steele kiu dum kelka tempo instruas esperanton en Bangaloro en Hindio.

Kvankam ili nur konas esperanton tra la koncepto, Geetha kaj Gopal Navale, gvidantoj de la bando, deklaris deziri lerni la lingvon; sed dume ili ne vidas la kialon ne disvastigi la ideon kaj la spiriton, eĉ ne regante la lingvon, kaj tio despli bone!

" Atenton, aŭskulti Esperanton povus plilarĝigi vian menson! "

Estas en tiuj propraj vortoj ke Esperanto subtitoligas sian albumon "Mix'd Feel", kiun ni aŭskultis kun multe da atento :-) kaj ĉefe plezuro.

Se muziko meritas la kvalifikon "universala", tiu ĉi estus la plej serioza kandidato pro la tiom granda etendiĝo de la influoj kaj muzikinstrumentoj kiuj kunestas kutime nur de malproksime, estas finfine miksitaj, kaj la rezulto estas vere ensorĉa kaj originala.

Kontakto:
ESPERANTO
Geetha Navale
Veena Vidhushi B - 27, Jayanthi Apts.,
13th Cross, Malleswaram,
Bangalore 560 003, Hindio.
Tel: +91-80-3340309
Ret.:

ESPERANTO DESPERADO

Ni eksciis kun kvietigo ke Kim Henriksen, kantisto kaj akordionisto de Esperanto Desperado, sukcesis reekhavi la materialon kaj registraĵojn sekvestritraj de la polico sekve de nebula afero pri kiu ni jam parolis al vi en pasinta informletero.

Li ĵus denove enstudiiĝis en alian studion (Silksound Studio) en Kopenhago por daŭrigi la surbendigadon de la venonta KD kiun ni esperas povi baldaŭ aŭskulti. Unu kanto tre verŝajne estos registrita en la studio de Vinilkosmo kun JoMo!

Ni dankas niajn legantojn kiu esprimis sian solidarecon al Esperanto Desperado, kiuj certe ne meritis tiaspecan aventuron.... Sendube ili ekzorcos por nia plej granda kontentigo.

Dankon pro via atento.

Plej muzikajn salutojn al ĉiuj legantoj !

Redaktita por vi de Floreal Martorell (Flo!) kaj Mark Eaton (La TTTejestro)