EUROKKA

Lastaj novaĵoj

18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010

25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010

Lastaj muzikvideoj

Aktualaj KD-projektoj

E@I






 Vinilkosmo-mp3.com oficiale lanĉiĝas!


vinilkosmo_mp3_logo


 Post longega preparado finfine ni havas la plezuron anonci al vi ke ni malfermas publike novan retejon (MP3-servo) komplementa al la jam konata www.vinilkosmo.com kiu ebligos al vi akiri laŭleĝe per elŝutado esperanto-muzikojn.



 La retejo evoluos en la venontaj monatoj ĉar momente nur la kategorioj "Popo – roko – hiphipo - elektronik" kaj "Kanzono – tradicia" estas provizitaj per la eldonitaj albumoj de Vinilkosmo. Sekve la ceteraj albumoj de la katalogo de Vinilkosmo estos iom post iom aldonitaj laŭ la interkonsentoj kun la artistoj.



 Ni invitas vin viziti kaj malkovri tiun ĉi novan servon de Vinilkosmo kaj antaŭ ĉio por bone kompreni kiel funkcias la MP3-servo bonvolu legi la Helpkonsilojn en la maldekstra menuo malsupre ĉe "Informoj".



 Ni esperas ke tiu nova retejo plaĉos al vi kaj ke vi venos ofte viziti ĝin ĉe www.vinilkosmo-mp3.com kaj sekvi kiel ĝi evoluas.