Konsiloj pri subvenciakirado por artaj / kulturaj aranĝoj - 3
Verkita de Sonja Petrović
Tiu ĉi teksto estas disdividita en kvar partoj:
- Enkonduko kaj Konsiderindaj demandoj
- Subvencipetado mem
- Praktikaj konsiletoj (vidu sube)
- Adresoj de fondaĵoj kaj lokoj en kiuj oni povas ricevi informoj kaj konsiloj pri subvencipetado
Ĝi ankaŭ elŝuteblas kiel pdf-dosiero (~160KB).
Praktikaj konsiletoj
Ĝenerale:
Provu meti vin en pozicion de via subvencidonanto! Emfazu pozitivajn aferojn pri vi, via organizo, la projekto / aranĝo. Diru tion el la aferoj pri via projekto kion la subvencidonanto volas aŭdi. Montru (eĉ se nur inter la linioj) kiel la subvencianto profitos subtenante vin – ĉiu ja subtenas pro iu kialo, ĉu por realigi iun propran idealon aŭ trankviligi sian konsciencon, ĉu por prezenti sin en certa lumo, ĉu simple por reklami sin sur informiloj kiujn vi disdonos al viaj partoprenantoj. Vi ne estas la sola kiu profitas de la subvenciado – tion faras ankaŭ la subvencianto, kaj bonas se la subvencianto sentas ke ĝi profitas kaj samtempe sentas vin dankema.
Pri petado:
-
Se la subvencifonto interesiĝas pri “donado de samaj eblecoj al ĉiuj”, prioritatas “malavantaĝigitaj junulojn” aŭ simile, ofte indas klarigi la kutiman kotizsistemon por E-aranĝoj kiuj al nepagipovuloj ofertas malpli altajn prezojn, kaj la fakton ke uzo de Esperanto ebligas ankaŭ al tiuj kiuj ne regas grandajn kaj malfacile lerneblajn lingvojn partopreni en internaciaj aranĝoj, kion ili alie ne povus fari.
-
Tre ofte E-aranĝoj enhavas partojn tre taŭgajn por peti ĉe certaj fondaĵoj, kaj partojn kiuj tute ne kongruas kun ili. Indas pripensi ĉu eblus peti nur por la “menciinda” parto de la programo, kaj la alian prisilenti. Se tio sentiĝus kiel trompado, tiam oni ev. povus havi diversajn paralelajn liniojn de la programo tiel ke pli-malpli konstante okazu io prezentita al la subvencifonto, aldone al aferoj kiuj ne tiom interesus ĝin.
-
Foje indas skribi por kio konkrete estos uzita mono de la subvencianto, aparte se eblas trovi buĝetero(j)n kiuj aparte bone kongruas kun ĝiaj celoj kaj prioritatoj. Ekz diri “per mono ricevita de vi, ni ebligos partoprenon de homoj el tiuj kaj tiuj landoj, kaj venigos eksperton por prelego pri tiu kaj tiu temo”.
-
Ne forgesu utiligi ĉiujn eblajn programerojn kiujn vi planas havi – ekz. internacia vespero, kutima afero en E-aranĝoj, estas tre menciinda por plejparto de subvenciantoj kiel programero kiu i.a. “instigas interkulturan lernadon kaj ebligas al ĉiu partoprenanto prezenti sian kulturon/mondbildon/pensmanieron en pozitiva kaj kuraĝiga etoso”. Kaj “gufujo” estas tre bona ideo por popularigo de senalkohola amuziĝo por junuloj kaj kultura kreivemo (se ni pensas pri IS-a noktomeza programo en gufujo).
-
Esperanton kiel laborlingvon eblas kaj foje indas mencii, sed foje pli bonas simple prisilenti. Provu ekscii starpunkton de via subvencifonto pri Esperanto antaŭ ol decidi mencii ĝin.
-
Se vi havas fortojn por petado kaj raportado, ne hezitu peti al diversaj fondaĵoj por diversaj partoj/flankoj de la aranĝo.
-
Se vere mankas tempo, spertoj ks, foje eĉ eblas konsideri oferti pagon al iu por farado de subvencipeto kaj raportado; la pago povas esti antaŭdifinita aŭ ekz certa elcento de subvencio se la peto kaj raporto aprobiĝos. Sed se vi decidas iri tiun vojon, certigu ke la interkonsento estu klara, kaj ke ĉiuj kun ĝi kunsentu.
Pri raportado:
-
NE FORGESU konservi ĉiujn eblajn kvitancojn kaj elspezpruvojn kaj dum la aranĝo mem, kaj dum ĝia preparado (ĉiuj kunsidoj, komunikkostoj, vojaĝoj ligeblaj al la aranĝo ks).
-
Multaj subvenciantoj postulas ke certa elcento de enspezoj venu de organizanto mem – ne timiĝu pro tio. Via kontribuo ofte povas esti laborhoroj kiujn la preparteamo volontulis por organizi la aranĝon rekalkulitaj en monon, materialoj uzitaj dum aranĝo, prelegoj kiujn faris homoj kiuj por tio ne postulis monon ks.
-
Se la partoprenantoj konsentas, vi povas kopii iliajn vojaĝbiletojn kaj prezenti tion kion koston de la aranĝo – tio ne devas esti trompo, ja iu devis investi tiun monon por ke la aranĝo okazu tiom multnombre kiom ĝi okazis.
-
Inter la rezultoj de la aranĝo eblus raporti i.a. ankaŭ rezultojn de diversaj kunsidoj okazintaj dum ĝi, decidojn faritajn, spertojn interŝanĝitajn ks.
Al sekva parto kun adresoj de fondaĵoj kaj lokoj en kiuj oni povas ricevi informoj kaj konsiloj pri subvencipetado.