Datenbazo pri aktuala viva Esperanto-kulturo kaj arto

Kunlaborantoj

eurokka-logo

tejo-logo

e@i-logo

Datenbazaliĝintoj

 

Konsiloj pri subvenciakirado por artaj / kulturaj aranĝoj

Verkita de Sonja Petrović

Tiu ĉi teksto estas disdividita en kvar partoj:

  1. Enkonduko kaj Konsiderindaj demandoj (vidu sube)
  2. Subvencipetado mem
  3. Praktikaj konsiletoj
  4. Adresoj de fondaĵoj kaj lokoj en kiuj oni povas ricevi informoj kaj konsiloj pri subvencipetado

Ĝi ankaŭ elŝuteblas kiel pdf-dosiero (~160KB).

Enkonduko

Do, vi decidis organizi aranĝon por (eble ne nur) Esperantistoj, kiu i.a. enhavos kulturan kaj artan programon, kiel ekz. koncertojn, laborgrupojn, prelegojn ks. Havi iom da rimedoj aldonaj al partopren-kotizoj aŭ viaj kutimaj lokaj subtenantoj certe ne ĝenus. Kiel do akiri ilin?

Celo de ĉi tiu paĝo, nek la plej bona, nek la plej ampleksa pri tiu ĉi temo, estas doni al vi kelkajn ideojn kaj vojmontrilojn. La precizan vojon vi devos elekti mem, sed ĝi verŝajne iĝos pli klara se vi unue faros laŭeble detalan buĝeton pri elspezoj (ilin vi preferu supertaksu kaj enkalkulu financan kusenon de 10-20% de la tuta sumo) kaj jam konataj enspezoj (subtaksitaj), kaj tiam respondos jenajn demandojn:

Konsiderindaj demandoj

  1. Kio estas valoro de via aranĝo por aliaj? Ĉu ĝi havas tiom altan valoron por Esperantistaro ke UEA (aŭ iu el ĝiaj fondaĵoj/komisionoj), TEJO, via landa asocio aŭ iu alia Esperanto-organizo pretus mone subteni ĝin? Aŭ ĉu ĝi eble kontribuas ion al pli larĝa publiko, traktas temojn gravajn por la ĝenerala socio? Se vi ne certas kiel respondi, informiĝu ĉe E- kaj ne-E-organizoj kaj instancoj pri iliaj celoj kaj agadoj kiujn ili subtenas. Sub adresoj de fondaĵoj vi trovos kelkajn fontojn pri ne-E-instancoj.
  2. Kio estas celgrupo de la aranĝo? Ĉu la partoprenontoj povus/pretus pagi ian kotizon por partopreni ĝin? Ĉu la ebla profito de kotizoj estus sufiĉe pli granda ol administra laboro kiun kolektado de la kotizoj postulus? Ĉu eble indus difini diversajn kotiz-kategoriojn (laŭ aĝo, devenlando, kontribuado / helpado al la aranĝo ks) por diversaj partoj de la celgrupo?
  3. Kiam okazos la aranĝo, kaj ĝis kiam vi devus scii ĉu vi ricevis certan subvencion aŭ ne? (Kutime ne helpas se vi trovas tre taŭgan subvencifonton, se limdato jam pasis, aŭ se ili sendos al vi respondon al via peto kiam via aranĝo jam estos okazinta.) Kiuj estas la diversaj formoj de subteno kiuj povus esti utilaj por vi? Ne devas temi nur pri mono, eble estus tre utile ricevi senpage anonclokojn en amaskomunikiloj, aŭ donacojn por kontribuintoj, aŭ manĝaĵojn/trinkaĵojn disdoneblajn aŭ vendeblajn al partoprenantoj…
  4. Kiun vi havas en la organiza teamo? En kiuj lingvoj vi, kiel teamo, kapablus subvencipeti? Kiom da tempo vi havos post la aranĝo por raporti al subvencidonintoj (foje estas signife malpli facile verki raportojn ol bonajn petojn!)?
  5. Kiel financas siajn aranĝojn aliaj organizoj en simila situacio kiel vi? Ĉu eble ekzistas iu loka entrepreno, komunum-instanco a.s. al kiu indas turni sin? Kiuj internaciaj fondaĵoj financas agadojn en via regiono?
  6. (Kiam vi jam pli-malpli elektis subvencifontojn al kiuj vi planas turni vin) Kia estas via subvencifonto? Kio estas ĝiaj celoj, prioritatoj, limdatoj? Kiajn projektojn ĝi subtenis antaŭe? En kiu formo ĝi preferas ricevi subvencipetojn?

Al sekva parto pri subvencipetado mem.