Datenbazo pri aktuala viva Esperanto-kulturo kaj arto

Kunlaborantoj

eurokka-logo

tejo-logo

e@i-logo

Datenbazaliĝintoj

 

Konsiloj pri subvenciakirado por artaj / kulturaj aranĝoj - 2

Verkita de Sonja Petrović

Tiu ĉi teksto estas disdividita en kvar partoj:

  1. Enkonduko kaj Konsiderindaj demandoj
  2. Subvencipetado mem (vidu sube)
  3. Praktikaj konsiletoj
  4. Adresoj de fondaĵoj kaj lokoj en kiuj oni povas ricevi informoj kaj konsiloj pri subvencipetado

Ĝi ankaŭ elŝuteblas kiel pdf-dosiero (~160KB).

Subvencipetado mem

  1. Surbaze de la supraj demandoj, elektu subvencifontojn al kiuj vi turnos vin.
  2. Bone ekkonu viajn subvenciontojn, se vi jam antaŭe petis ĉe ili memoru kio bone funkciis kio ne. Se vi ne antaŭe petis, provu informiĝi pri spertoj de tiuj kiuj faris. (Fakte, ne estas malbona ideo fari tion jam antaŭ ol vi decidas peti ĉe iu – foje montriĝas ke iu fonto sonas bonege, sed subtenas nur unu projekton de certa speco jare, kaj do ne indas penon.)
  3. Laŭ tio kion vi planas fari, kaj kion via fonto subtenas, kreu ian tre skizan priskribon de via projekto (ĉi-kaze aranĝo) kaj, se eblas, provu kontakti la subvencianton por vidi ĉu ĝi interesiĝas pri io tia, ĉu eble indus modifi iom la priskribon ks. Ofte oni pli facile ricevas subvencion se oni ellaboris la peton kune kun subvencianto ol se oni simple sendis tuj la pretan. Tio ne nepre validas se la subvencianto ne postulas tre detalan kaj formalan peton aŭ se vi jam bone konas unu la alian.
  4. Laŭ la konsiloj de la subvencianto aŭ tiuj kiuj konas ĝin, skribu la subvencipeton. Se la subvencifonto provizas subvencipetformularon, nepre uzu ĝin, se ne, informiĝu kiujn informojn pri vi kaj la projekto la subvencianto ŝatus havi. Malsupre vi trovos eblan enhavon de sufiĉe formala peto. Se oni petas al individuoj aŭ unuopaj entreprenoj ks, foje eĉ sufiĉas unu paĝa letero aŭ telefonvoko.
  5. Verkante la peton provu meti vin en pozicion de la potenciala subvencianto. La saman aferon ja eblas prezenti de malsamaj flankoj – certigu ke vi prezentas ĝin de tiu de kiu la subvencianto plej ŝatos ĝin. Ofte utilas ke pluraj personoj tralegu la peton, foje io kio sonas tre bona al vi al iu sonos stranga kaj nemenciinda kaj tiam eble indas revortigi.
  6. Kontrolu plurfoje ke vi kunmetis ĉiujn necesajn partojn de la peto kaj ke diversaj partoj ne estas kontraŭdiraj.
  7. Sendu en formato taŭga por la subvencianto (papere, fakse, retpoŝte), eble eĉ en pluraj formatoj, por certigi ke la peto ne perdiĝos.
  8. Petu konfirmon pri ricevo de la peto, demandu ĉu io mankas kaj kiam vi povas atendi respondon. Estu afabla kaj nealtrudiĝema.
  9. Post veno de respondo danku sendepende de kia ĝi estas. Ja eble vi volos repeti al sama fonto venontjare.
  10. Se vi faros ŝanĝojn kompare kun la origina plano, laŭeble informu subvencianton pri tio.
  11. Invitu subvencianton al via aranĝo, menciu ĝin dum la aranĝo, en informiloj produktitaj por ĝi ks (kaj tiukaze sendu ekzemplojn de la informiloj kune kun la raporto, aŭ jam antaŭe, al la subvencianto).
  12. Sendu raporton ĝustatempe. Volonte aldonu al ĝi materialojn distribuitajn dum la aranĝo, fotojn ks (se ili kongruas kun la peto ;-) ).

Kutime subvencipeto enhavas:

Ekzemplojn de sukcesintaj kaj nesukcesintaj subvencipetoj kaj raportoj eblas trovi en dosierujo de tejo-monpetado@yahoogroups.com. Por helpi al aliaj, estu afabla kaj alŝutu ankaŭ viajn petojn kaj raportojn tien.

Al sekva parto pri praktikaj konsiletoj.