18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010
25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010
Estimataj muzikŝatantoj
Ni jam parolis pri Strika Tango en "Speciala Eldono" de la informletero okaze de ĝia apero en julio; sed ĉar ni ne fermis la kuirejon malgraŭ la ĉi-tiea somera varmego, ni proponas ĝin al vi denove... kiel aperitivon ĉi-foje!
Kiel entreon, kelkajn markonkulojn el la nova albumo de Meven, kaj kiel ĉefpladon, finfine finkuiritan en la kaldrono, la lastan de Esperanto-Desperado, kiu apenaŭ evitis la hokdentojn de hundego :-]
Por la deserto kaj digestivo, post paŭzo, inter septembro kaj oktobro, Kaj Tiel Plu kun Ĵak Le Puil, baldaŭ konfitita, kaj, estu atenta, baldaŭa Dolchamar, kiu konsumendos senmodereco....
Ni deziras al vi "bonan apetiton".
Nia kompleta katalogo ĉe:
www.vinilkosmo.com (en nova fenestro)
Ekde la vigla interveno en 1999 de la kantisto de Strika Tango, Alejandro Cossavella, kun la tiuepokaj Porkoj (vkkd 23), oni povis pensi ke lia baza kaj vigla roko estas frukto de elekto, devige neinversigebla, por trakonduki la lingvon de Zamenhof trans la barilojn kaj blenditajn pordojn per klabofrapoj. Ĉu estis pro manko de kulturo aŭ muzika tekniko sufiĉe klera, aŭ simple pro manko de pacienco por agi pli diplomate? Do bone, estas domaĝe por la fanoj de tiu stilo same kiel por la alergiaj kritikantoj, Alejandro estas ĝisfunda artisto, plurfaceta kaj altgrade talenta kiu ne ĉesos surprizi nin!
Tiu ĉi nova albumo estas verko profunde inda je esperanta interkultura inklino, kaj ĝia aŭtoro, kiu postulas kun insisto la utilon de projekto transe de la lingvaĵo, ne hezitis lasi registri la klavarojn, blovinstrumentojn, kaj kelkajn perkutilojn de muzikistoj el diversaj horizontoj je miloj da kilometroj de sia hejma cirklo. Estas en la Studio de la Trappe, en la ejoj mem de Vinilkosmo, ke tiu muziko, tamen forte inspirita de la latinamerika tradicio, trovis la tutan deziratan plurecon de Ale, kaj eskapas samtempe la etikedojn kiuj tendencas limigi la radiadon de tiaj kreaĵoj.
Ne malpli ol 13 muzikistoj el pluraj malsamaj landoj partoprenis la surbendigadon, kaj por fini, La Desertoj Dezertaj, neformala bando, travidebla kaj abstrakta, kiel Ale priskribas ĝin al ni humure, konkludas per 3 aldonaj titoloj la verkon kiu jam estas densa kaj ebriiga.
Tiu ĉi albumo estas pompa, inspirita, saturita per la suno kiu vidis ĝin naskiĝi, kaj fariĝos tutcerte mejloŝtona referenco. Kaj se vi ne certe bone komprenis kial... do, aĉetu ĝin, kaj jen ĉio!
Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi: