EUROKKA

Lastaj novaĵoj

18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010

25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010

Lastaj muzikvideoj

Aktualaj KD-projektoj

E@I

Informletero de VINILKOSMO n-ro 8 - Aŭgusto 2004 - Paĝo 2

Al la unua paĝo

VKKD 71 " Plu Meven - Ondumoj tra la mond' " - MEVEN

Estas la unua KD (vkkd43) aperinta en 2001, titolita Meven, kiu hodiaŭ donas sian novan nomon al tiu voĉa ensemblo, konsistanta el bretonoj ĉiuaĝaj kaj el diversaj horizontoj, esperantistoj konfirmitaj aŭ kiuj celas tion atingi, kaj kiuj prezentiĝis antaŭe sub la nomo de Bretona Esperanto-Koruso.

Ofte partoprenante, de 1996, en diversaj kongresoj, kursaroj, kaj internaciaj festivaloj, kiel ekzemple tiu de Maristaj Kantoj de Paimpol en 2003, Meven esprimas sian vojaĝemon kaj interŝanĝemon invitante nin al navigado sur la maroj de la tuta mondo kaj danci je ritmoj de tradiciaj instrumentoj kiaj violono, bekfluto, aŭ akordiono, kiuj venas subteni la keltecan sonoron de la ensemblo.

Se, tamen, la membroj de Meven kuniĝas pro esperanto kaj la plezuro kunkanti sub la gvido de la taktobastono de Franjo Provost, esperantista ĥorestrino kaj profesoro pri muziko, estas la deziro krei ponton inter lirika kulturo bretona kaj la universala esenco de esperanto kiu transdonas ĉiun originalecon kaj forton de ilia klopodo.

Konsumenda kun bona glaso da medo!

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi:

www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd71&lng=e (en nova fenestro)

VKKD 72 " Hotel Desperado " - ESPERANTO DESPERADO

Post la aventuroj kiuj sekvestris la materialon kaj registraĵojn de Esperanto-Desperado en studio de Christiania en Kopenhago, ni povas diri ke tiu nova albumo havis ĉiujn malfacilaĵojn!

Ĝia realigado plenumiĝis finfine sub la signo de transmigrado tra kvar malsamaj studioj, kaj inter ili la Studio de La Trappe / Vinilkosmo por unu el la titoloj kantita de JoMo, jam malnova komplico de tiuj "desperantoj" senantaŭjuĝaj kaj senlimaj.

Necesas aldoni ke krom JoMo kaj diversaj muzikistoj, kiel gasto en unu titolo kantas ankaŭ Martin Wiese de Persone....

Per sonoj pruntitaj el skao, regeo, ritmoj kaj melodioj el Balkanoj, Hispanio, Mez-Oriento, Afriko, ktp., jen vera "mondmuziko" produktita de tiu ĉi bando jam esence hibrida pro la originoj de ĝiaj membroj el Danio, Bosnio, kaj Pollando, landoj kie la malvarmo kaj la longaj noktoj egalas la varmon kaj la festecan temperamenton de ties artistoj!

Neniu dubo ke ĉi tiu nova KD preterpasos la jam faman sukceson de la antaŭa disko (BroKantaĵoj - vkkd34). Jen do disko kiun vi ne rajtos malhavi, kaj se hazarde Esperanto-Desperado koncertos proksime, nepre ne maltrafu ilin!

La libreto de la KD estas tutkolora kaj ornamita per bonegaj fotoj de Joel Cleary, kiun ni gratulas pro lia trafa rigardo!

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi:

www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd72&lng=e (en nova fenestro)

KAJ TIEL PLU... plaĉas al mi!

Post tri semajnoj da surbendigado kaj miksado intensivaj en la studio de Vinilkosmo / La Trappe, la barcelona bando Kaj Tiel Plu finpretigis sian duan albumon kiu titoliĝos Plaĉas al mi.

La albumo, kies daŭro estos proksimume 45-minuta, prezentos la kutiman stilon de la bando: popola tradicia muziko mezepoka (de la trobadoroj). La rezulto estos tre plaĉa kaj alirebla por ĉiuspeca publiko.

La mastrigo okazos en septembro, kaj la kodisko devus aperi okaze de la Transpirenea Kataluna Kongreso en Ceret (Rusiljono), proksime de Perpinjano en Norda Katalunio, dum la lasta oktobra semajnfino.

Al la tria paĝo.