EUROKKA

Lastaj novaĵoj

18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010

25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010

Lastaj muzikvideoj

Aktualaj KD-projektoj

E@I

Informletero de VINILKOSMO n-ro 8 - Aŭgusto 2004 - Paĝo 3

Al la dua paĝo

Turneo de ĴOMART Amzeev kaj NATAŜA Gerlaĥ

Sekve de ilia partopreno dum pasinta julio en la IJK en Rusio, Ĵomart kaj Nataŝa kontaktis EUROKKAn kun la celo organizi turneon en Francio.

Ni do direktiĝas al vi por scii ĉu vi konas organismojn aŭ esperanto-klubojn kiuj pretus koncertigi ilin. EUROKKA kunordigas ĉiujn proponojn.

Jen do la ĝisnunaj disponeblaj informoj.

LA DUOPO

Ĵomart Amzeev kaj Nataŝa Gerlaĥ estas duopo de kantistoj kiuj originas el Kazaĥio. La duopo estas ankaŭ bone konata sub la nomo de Kazaĥaj Trobadoroj.

Antaŭ la forfalo de la komunista reĝimo en tiama Soveta Unio, ili migris al Stokholmo (Svedio), kie de tiam ili loĝas.

La duopo interpretas siajn proprajn kantojn en esperanto, sed ankaŭ kantojn verkitajn aŭ tradukitajn de poetoj kaj bardoj rusaj. Temas pri tre larĝa repertuaro kiu malkovrigas la riĉecon, la belecon, kaj nostalgion de tiu granda kaj mistera lando.

La duopo eldonis du kodiskojn kiuj ebligos al vi malkovri, se vi ankoraŭ ne konas ĝin, la varmkoran universon de la paro, Valso por amikoj (momente elĉerpita) kaj Amu min.

Tiu ĉi TTT-paĝaro informos vin pli detale pri la duopo:

www.jomart.net (en nova fenestro)

Iliaj diskoj kaj kasedoj estas disponeblaj ĉe:

www.vinilkosmo.com (en nova fenestro)

LA SPEKTAKLO

Temas pri esperanto-recitalo, sed ankaŭ kun kelkaj rusaj kaj kazaĥaj kantoj (se tion vi deziras), de du belegaj ensorĉaj voĉoj akompanataj per gitaro, kaj pli sobre per flutoj kaj perkutiloj.

LA CELOJ

LA DATOJ

La turneo de Ĵomart & Nataŝa disvolviĝos de la 25a de oktobro ĝis la 6a de novembro 2004 kun centra dato okaze de la Transpirenea Kataluna Kongreso de Esperanto de la 30a de oktobro ĝis la 1a de novembro 2004 en Ceret (Rusiljono).

TEKNIKAJ BEZONOJ

Ĵomart & Nataŝa bezonos sonsistemon ekipitan de kvar mikrofonoj (du por voĉoj, unu por gitaro, kaj unu por fluto kaj diversaj perkutiloj), kaj de efektilojn (eĥoilon, ktp.).

Antaŭvidi etan scenej-lumaron intiman por reliefigi la spektaklon.

PREPAROJ DE LA TURNEO

  1. Invito-proponoj: Nome de EUROKKA, Thierry kaj Brigitte Faverial ricevos ĉiujn proponojn de la KOG (Koncert-Organiza Grupo) ĝis la 20 de septembro 2004.
  2. Itinero: La 30an de oktobro la duopo koncertos kadre de la Transpirenea Kataluna Kongreso en Ceret. Ĉi tiu dato estos la akso de la turneo.

Laŭ la ricevitaj proponoj, itinero estos pristudata kaj poste sendota por aprobo al la reto de KOG-oj.

Por pliaj informoj pri la turneo:
EUROKKA
"Esperanto-Muziko"
FR-31450 Donneville Francio
tel: +33 (0)5 61 81 95 65
reto:
TTTejo: artista.ikso.net/eurokka (en nova fenestro)

Dankon pro via atento.

Plej muzikajn salutojn al ĉiuj legantoj!

Redaktita por vi de Floreal Martorell ( Flo ! ) kaj Mark Eaton (La TTTejestro)