EUROKKA

Lastaj novaĵoj

18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010

25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010

Lastaj muzikvideoj

Aktualaj KD-projektoj

E@I

Informletero de VINILKOSMO n-ro 5 - Januaro 2004 - Paĝo 1

Estimata

Jen la 5a Informletero kaj la unua de la nova jaro. 2004 anonciĝas aktiva kaj fruktedona kun multaj novaj esperantomuzikoj aperontaj kaj aŭskultindaj. La tuta teamo de Vinilkosmo kaj EUROKKA deziras al vi feliĉan kaj muzikplenan novan jaron!

Lastaj novaj kompaktaj diskoj disponeblaj en la katalogo de Vinilkosmo ĉe : www.vinilkosmo.com (en nova fenestro)

VINILKOSMO-Novaĵoj

La Rusa kolekto "Oraj kantoj" laŭprojekte havos sep KD- volumojn. Ni prezentas por ĉi jarkomenciĝo la kvaran kaj kvinan volumojn, kiuj kiel la aliaj celas prezenti la plej popularajn kantojn plenumitajn en la tiamaj sovetiaj kaj rusiaj tendaraj renkontiĝoj. Pri la 3 unuaj volumoj de "Oraj kantoj":

Homoj kiuj mendis al Vinilkosmo diskojn de la rusa kolekto “Oraj kantoj” povas ricevi perrete, se ili deziras, la tekstojn de la koncernaj diskoj. Sufiĉas sendi al ni la peton kun indiko de la disko (referenco en la katalogo, numero de la volumo kaj titolo de la KD) al:

VKKD 59 "Oraj kantoj" Vol. 4 - « El malproksima helo »

Kiel por la antaŭaj numeroj la muzikaĵoj prezentitaj en ĉi disko estis elektitaj per retvoĉdono de la rusaj esperantistoj. Vi povos inter alie aŭdi novan gitariston kaj kantiston, Valerij Vorobjov. La laboro de Aleksandr Moskovcev, la nova sonreĝisoro, aldoniĝas al la kvalito de la kantensemblo "Oraj kantoj". Jen 24 novaj titoloj kiuj ravos la kolektistojn same kiel la aliajn.

Por aŭskulti eltiraĵon aŭ retmendi: www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd59&lng=e (en nova fenestro)

VKKD 60 "Oraj kantoj" Vol. 5 - « Mia nomo ne gravas... »

Mikaelo Bronŝtejn, kiun ni jam prezentis solule en "Esperantujo mia" (vkkd55) kaj kantita de Elena Puhova (vkkd54), revenas laŭ peto de liaj fanoj kaj proponas al ni kelkajn jam eldonitajn, sed ĉefe neeldonitajn kantojn okaze de tiu 5a volumo. Li gitarludas kaj kantas parte sole, kaj aliparte li aniĝas kun feliĉo al la ensemblo "Oraj kantoj". Tekstolibreto kaj prezento de la aŭtoro fare de de Georgo Handzlik kaj Jxak Le Puil, akompanas la KDon.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rete mendi: www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd60&lng=e (en nova fenestro)

VKKD 64 « Jxus per kares' » "Ralph GLOMP"

Por prezenti Ralph al tiuj kiuj ankoraŭ ne konas lin, ni elektis por kristnasko kolekton de tradiciaj kantoj modernigitaj (vkkd61) laŭ versio kiu certe atentigis amatorojn de pop kaj elektronikaj sonoj. Tiu ĉi albumo montras faceton ankoraŭ pli personan el tiu artisto kiu certe ne finmirigis nin. Notindas ke aperas en ĉi tiu disko du versioj de la "La Espero" kaj la kanto "Gotenburg’" versio en esperanto de "Waterloo" de Abba!

Por aŭskulti eltiraĵon aŭ retmendi: www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd64&lng=e (en nova fenestro)

Vinilkosmo-Informoj

Vinilkosmo ĵus reeldonis pro elĉerpiĝo la kodiskojn:

Muzika konkurso ĉe Radio Polonia

Ekde dimanĉo 22a de decembro 2003 estis lanĉita speciala radio-muzika konkurso kunlabore inter la Esperanto-Redakcio de Radio Polonia kaj Vinilkosmo. La konkurso daŭros ĝis la 15a de februaro 2004.

Por ĝin partopreni, vi aŭskultu la demandojn de la konkurso en la esperanto-programojn de Radio Polonia www.radio.com.pl/polonia/audio.asp?rId=11 (en nova fenestro) (ekz. tiu de lundo 5a/01/04) aŭ kontaktu la esperanto-redakcion ĉe .

Krome vi povos trovi kaj aŭskulti interete la radioprogramon disaŭdigitan lundon 22an/12/03 (franca/esperanta) ĉe Canal Sud (Suda kanalo) en la radio-arkivejo starigita de aktivega radio-kunlaboranto Lumulo (Scott) en Usono ĉe radioarkivo.org (en nova fenestro). Tie oni redisaŭdigis la unuan anoncon de Radio Polonia kiu prezentas la konkursan regularon kun la demandoj.

Radio Polonia kaj Vinilkosmo invitas vin aŭskulti la radio-elsendojn kaj partopreni la muzikan konkurson… sukceson!

Al la dua paĝo.