EUROKKA

Lastaj novaĵoj

18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010

25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010

Lastaj muzikvideoj

Aktualaj KD-projektoj

E@I

Informletero de VINILKOSMO n-ro 5 - Januaro 2004 - Paĝo 2

Al la unua paĝo

Esperanto repo / hip-hopo el Pollando

Vi jam povis legi pri ETERNE RIMA, hip-hopa muziko en Rok-gazet’ N-ro 10. Eterne Rima de pluraj jaroj prilaboras Hip-hopan albumon, sed bedaŭrinde pro tempo kaj rimed-manko la projekto tre malrapide progresas... De antaŭ 3 jaroj ekzistas la unua demo « Por miaj gefratoj » kaj por ne atendigi vin pli longe dum la jaro 2003 Igor, la kantisto de Eterne Rima (kaj samtempe de la elektronika bando “Lunatiko” aperinta per du titoloj en la Elektronika Kompilo eldonita de Vinilkosmo) malfermis dufacetan TTTejon en kiu vi povos malkovri pli bone kaj aŭskulti muzikfrangmentojn – la repkantojn de Eterne Rima. Vi povos jam antaŭĝui tian muzikon kaj tekstojn antaŭ apero de la albumo ĉe www.lunatiko.com/Eternerima.htm (en nova fenestro). Alklaku en la fotojn de la paĝo, traserĉu, vi malkrovros kiel sonas esperanto hipo-hopo kaj eĉ pli... !

Afrika Esperanto-Muziko

"URĜA STATO" estas nova disko eldonota de germana eldonejo. Temas pri 19 titola albumo de la bando "La Rollsknaboj" kies kantisto estas Denis Rock Tamba (eks Afrika Espero, aperinta en Vinilkosmo-Kompil’ Vol.2). Eblas jam ekde nun aŭkulti unu demotitolon de tiu nova disko "Fraŭlino en reklama Firmo" ĉe www.artnsound.de (en nova fenestro) laŭ MP3 formato. Denis Rock invitas vin gustumi tiun muzikaĵon en la lingvo de Dr Esperanto.

"Amo" el Kongo

La muzikgrupo „AMO“ estas unu el la sekcioj de Kinshasa Kulturcentro en Kongo, ĝi konsista el diversaj muzikistoj esperantistaj kaj neesperantistaj kiuj antaŭe kantis dise. „Amo“ kompilis multajn malnovajn kantojn kaj preparis demokasedon... La bando planas surbendigi Kdon..

Informas Emile MALANDA.

"Verda kvartalo" el Togo

Saluton de la muzika ligo.

La esperanta orkestro "Verda kvartalo" en Afriko en Togo ŝatus eldoni Esperantan muzikan albumon en Esperanto. Pro tio estas petata al asocioj kaj organizaĵoj kunlabori. Tio permesos montri al la mondo la utilecon de Esperanto muzike. Interesatoj por kunlaboro povas kontakti Kodjovi ABENOU ( )

Esperanto-Hardkoro

Pichismo kreis tre interesan TTTapaĝaron kiu prezentas sian bandon sed ankaŭ antologie la hsitorion de punkrokaj ĝis hardkoraj muzikoj en esperanto kaj ties bandoj (en rubriko „Esperantokoro“).

Por tiuj kiuj ankoraŭ ne konas tian muzikon nek la bandojn , nek la diskografion, nepras viziti la esperanto-paĝaron www.pichismo.narod.ru (en nova fenestro)

Esperanto-brumuziko el Ukrainio

Klingo malfermis TTTpaĝon en kiu vi povos trovi lastajn novaĵojn pri la bando kaj muziko ankaŭ estas prezentitaj aliaj brumuzikan ukrainaj bandoj (neespaj). Vi povos atingi la esperanto-paĝon klakante en “esperante” ĉe www.nomusic.nm.ru (en nova fenestro). Alia pli ampleksa prezento aperas en la angla ĉe alklingo.narod.ru (en nova fenestro).

informas Alekseo!

"Esperanto" de Rick Braun el Usono

La eniro de albumo en furorliston (angle 'top ten') estas la kutima kriterio por pritaksi, ĉu muzikalbumo estas komerce sukcesa aŭ ne. En aŭgusto la usona ĵazisto Rik Braŭn [Rick Braun] eldonis sian plej freŝan albumon kun la titolo 'Esperanto'. Intertempe la albumo atingis la kvaran rangon en la vendolisto de ĉi-tempaj ĵazalbumoj.

"Esperanto - artefarita internacia lingvo kun vortaro bazita sur vortradikoj komunaj al multaj eŭropaj lingvoj kaj sur reguligita sistemo de modulado", kiel Rik Braŭn bele priskribas sur la disko, "eble la sola vera Esperanto estas muziko", diras Elizabeta Vare [Elizabeth Ware], recenzintino por la anglalingva muzikportalo www.jazznation.com (en nova fenestro). Estus interese scii, ĉu homoj ekinteresiĝas pri la albumo dank' al la parolata formo de Esperanto.

Legu pli pri Rik Braŭn kaj lia albumo 'Esperanto' ĉe la anglalingva muzikportalo www.jazznation.com (en nova fenestro) aŭ rekte ĉe www.rickbraun.com (en nova fenestro). Ĉiukaze tiu instrumenta disko estas vere elstara verko kaj ne nur ĵazmuzik-ŝatantoj aprezos ĝin.

gustumis por vi Marko Naoki Lins.

Plej muzikajn bondezirojn al ĉiuj legantoj !

Redaktis por vi

Floreal Martorell (Flo!)