EUROKKA

Lastaj novaĵoj

18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010

25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010

Lastaj muzikvideoj

Aktualaj KD-projektoj

E@I

Informletero de VINILKOSMO n-ro 7 - Junio 2004 - Paĝo 1

Estimata muzikŝatantoj

Jen la 7a Informletero.

La longaj silentoj ŝajnas esti unu el la ne-eviteblaj elementoj de la eta esperanto-muzika mondo, kiu ankoraŭ provas trovi sian agnoskiĝon kaj famecon, sed se tio estas la postulo por salti pli antaŭen, ne gravas iom atendi.

Krom la reveno de artistoj kiuj ŝajne malaperis el la muzikaj rondoj, temas pri apero de du muzikĝenroj ĝis nun ne eldonitaj en nia katalogo. Ili alvenas ĝustatempe por festi la revenon de la suno kaj de la hirundoj ĉi tie en suda Eŭropo ;-)

Ĝis nun la espokultura datenbazo (nun nur Artista datenbazo) ne estis tre ofte vizitita kaj jam ankoraŭ ne multaj artistoj aliĝis. Ni petas al ĉiuj artistoj, bandoj , organizantoj, kulturaj aktivuloj, asocioj kaj kluboj enskribiĝi en ĝin por rapide evoluigi tiun gravan ilon cele efika utiligado; diskonigu ĝin amplekse.

Nepre aliĝu ĉe
artista.ikso.net/db/montri.php (en nova fenestro)
por ke ĝi fariĝu unu el la plej gravaj iloj por kulturaj interŝanĝoj en esperantio.

Nia kompleta katalogo ĉe:
www.vinilkosmo.com (en nova fenestro)

Bonan esploradon !

VINILKOSMO-Novaĵoj

VKKD 67 « Sunradio » LA ROLLS

Post longa atendo Denis Rock Tamba (Muzikisto kantisto el Eks-Zairio kaj fondinto de "La Rolls") regalas nin per unua KD el gajaj sonoj de afrika-regea muziko.

La Rolls montras, ankoraŭfoje, kiel esperanto kaj ĉiuj muzikformoj havas similan lingvaĵon, kaj inaŭguras pere de "Sunradio" novan faceton de tiu movado kiu ne ĉesas vastiĝi...

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi:
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd67&lng=e (en nova fenestro)

VKKD 68 « JAZsperanto » Kaj STRIDELL kaj la kvinopo

La fama esperanto-ĵazmuzikisto, Kaj Stridell de la sveda bando Trättbandet, eldonis tiun unuan KDon de ĵazo en esperanto kun sia kvinopo. Kaj tradukis kvin ĉiamverdaĵojn en esperanton el « La Grandioza Usona Kantlibro » -- tiel estas nomata tiu trezoro de kantoj el la unua duono de la 20a jarcento, la ora erao de la usona muziko!

Tiuj muzikistoj konas sin tiom bone kaj de tiom longe ke praktike estis necesa neniu ekzercado por realigi tiun projekton. Fakte, la tuta KD estis surbendigita en 5 horoj en la sama tago. Tiu ĉi disko estas unika por la amantoj de ĵazmuziko kaj ankaŭ por la kolektantoj de raraĵoj!

Por pliaj informoj aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi:
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd68&lng=e (en nova fenestro)

VKKD 69 « La ŝosoj de l'utopi' » Tjeri Faverial

Post eldono de la albumo « Duone » (VKKD 42) en 2001, jen dek novaj kantoj kiuj jam prezentiĝis sur la esperanto-scenejoj en la sudo de Francio kie Tjeri donis ne maloftajn koncertojn; tiu ĉi KD fiksas por ĉiam ilian plenumadon.

Per tiu ĉi albumo, Tjeri konfirmas sian propran stilon kolorigitan de ĵazaj kaj rokaj influoj, donante samtempe al la tekstoj gravan rolon.

Jen koncentraĵo de vivo kaj memoraĵoj subtenata pere de muzika tekniko kiu agnoskiĝas de unu etapo al la alia....

Por pliaj informoj, aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi:
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd69&lng=e (en nova fenestro)

Al la dua paĝo.