EUROKKA

Lastaj novaĵoj

18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010

25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010

Lastaj muzikvideoj

Aktualaj KD-projektoj

E@I

Informletero de VINILKOSMO n-ro 7 - Junio 2004 - Paĝo 2

Al la unua paĝo

Vinilkosmo / EUROKKA -Informoj

Dolchamar rokas kaj furoras en Finnlando

Dolchamar, famkonata esperanto-grupo finna bonfartas kaj aktivegas!

Sufiĉe videbla en finnaj amaskomunikiloj kaj en rokrondoj, la bando pluvivas kaj eĉ furoras. En Aprilo ili koncertis por plena rokklubejo en Jyväskylä kaj sekva koncerto la 13-an de majo okazis en samaj kondiĉoj en helsinka rokklubejo.

Ĉi somere ili surscenejiĝos en du finnaj rok-festivaloj ne-esperantaj (plene esperante tamen) :

Rimarkinde estas speciale la finna etnomuzika festivalo "Faces". Ili ludos tie eĉ ĉeftage!

Ideoj de Faces etnofestivalo: paco, plurkultureco kaj kontraŭrasismo kaj kun bunta programo de kuba hiphopo ĝis esperanta roko

Esperantaj muzikemuloj survoje al IJK en Rusio povos partopreni la esperantokoncerton de Dolchamar en tiu festivalo. Cheforganizantoj estas Piechjo kaj Riitta

Pliaj informoj:

Informas Riitta Hämäläinen

Porinforme:

Inicialoj DC

Eksmembro de la franca popbando "Lolita", Eric Languillat, kiu loĝas en Frankfurto (Germanio) prezentas al ni "Inicialoj DC", mikro-bando de dolĉa popo en esperanto. DC devenas de "Dale Cooper", kiu provas solvi la misteron de la murdo de Laura Palmer en "Twin Peaks".

Temas pri elektropop- Kanzonoj ellaboritaj pere de sinteziloj, drumomaŝinoj, gitaroj, sampliloj, kaj voĉoj. Estas en Germanio bandoj kiuj ludas tiel nomita "wohnzimmer pop"-on, kaj ili foje eĉ koncertumas en apartamentoj (!). Eric deklaras senti sin sufiĉe proksima de tio.

Jam aperis albumo en la franca sub la nomo "initials DC" ĉe Miss King Records. Initials dc laste koncertis la 30an de aprilo 2004 en Mainz, okaze de la Gummipop festivalo.

Nun Eric pensas serioze pri eldono de KD en esperanto, jam estis prilaborata tre interesa kaj kvalita demo 7 titola... kun titoloj elvokivaj:

Anĝelika, Anna, Dimanĉaj fotoj, pri Laura Palmer, Pufmaizo & kokakolao, ĉie virinoj, ktp...

Vidu lian TTTejon ĉe:
www.initialsdc.net (en nova fenestro)

Al la tria paĝo.