EUROKKA

Lastaj novaĵoj

18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010

25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010

Lastaj muzikvideoj

Aktualaj KD-projektoj

E@I

Informletero de VINILKOSMO n-ro 7 - Junio 2004 - Paĝo 3

Al la dua paĝo

ETERNE RIMA renaskiĝas

Post longega silentado Eterne Rima estas preparanta intense la unuan eldonotan albumon.

Efektive en en la jaro 2006 Igor translokiĝos el Pollando al Japanio, kaj antaŭ tio li ŝatus aperigi plenan albumon de Eterne Rima (hip hopo) kaj de Lunatiko (tekno-denco-trenco).

Sur la hejmpaĝo de Eterene Rima eblas aŭskulti fragmentojn de la repkantoj el la demoalbumo "Por miaj gefratoj" kiu finfine estas diskonigita en tre malgranda skalo.
www.lunatiko.com/Eternerima.htm (en nova fenestro)

Ĉar ne eblis rezigni pri ili, Igor decidis almenaŭ tiamaniere publikigi sian antaŭajn laboraĵojn. En ĉi sekva adreso vi trovos la arkivoj de la diversoj projektoj en kiuj Igor partoprenis:
www.lunatiko.com/archives.htm (en nova fenestro)
kun elŝuteblaj demo-muzikoj kiujn li komponis.

ESPERANTO DESPERADO sekestrita

Esperanto Desperado ekregistris sian novan KD'on. Jam en pasinta decembro estis registritaj 2 titoloj kaj dum marto ili denove enstudiĝis dum marto kun la ideo surbendigi 10 ĝis 15 titolojn.

Dum la registrado Polico sekestris kaj fermis la studion kiu troviĝas en la okupata kvartalo "Christiania" en Kopenhaga insuleto pro iu nebula afero .

Ŝajne post tiu bedaŭrinda afero Esperanto Desperado malkuraĝiĝis kaj eble ankoraŭ ne suikcesis rehavi kio jam estis registrita ; tial tiu projekto de dua albumo de Esperanto Desperado estos prokrastita. En tiu projekto estis antaŭvidita partopreno de JoMo kaj de Martin de « Persone » kiuj devis kanti kiel gastaj artistoj!

Ni esperas havi pli bonajn novaĵojn por la venonta numero .

Daŭrigote!

VINILKOSMO - baldaŭ sur niaj bretoj !

Aperontaj diskoj por somero

Kaj Tiel Plu

Dua KD albumo de la barcelona bando Kaj Tiel Plu surbendigota dum somere.

Ĵak Le Puil « Mi estas »

Post longa atendo mankas ankoraŭ unu permeso el la kvin por fine aperigi la albumo « Mi estas » de Ĵak Le Puil. espereble dum somere alvenos tiu lasta permeso por la kanto « revenas mi » !

Morice Benin kantos tekstojn de Leo Ferre..

Estis lanĉita la projekto de disko en esperanto de kantoj de Leo FERRE kantitaj de Morice BENIN

Jam pluraj tradukoj estis faritaj de traduka teamo, interesatoj povas vidi kiel antaŭenpaŝas la traduka laboro en la laborTTTpaĝo preparita de Roel Haveman:
www.tekstoj.nl/benin.html (en nova fenestro)

Ankaŭ homoj, kiuj ne emas traduki, tamen estas invititaj fari kritikajn rimarkojn pri la tradukoj...

Dankon pro via atento.

Plej muzikajn salutojn al ĉiuj legantoj!

Redaktita por vi de Floreal Martorell ( Flo ! ) kaj Mark Eaton (La TTTejestro)