EUROKKA

Lastaj novaĵoj

18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010

25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010

Lastaj muzikvideoj

Aktualaj KD-projektoj

E@I

Informletero de VINILKOSMO n-ro 6 - Marto 2004 - Paĝo 1

Estimata muzikŝatantoj

Jen la 6a Informletero.

Ĉi monate la ventoblovo venas el Azio, inter alie, per la anonco de UK okazonta en Ĉinio, Novaj KD-referencoj ĉe Vinilkosmo kun Ĵomart & Nataŝa kiuj originas el Kazakstano, La Mevo kiu salutas nin el Japanio kaj novaĵoj de aliaj artistoj el Vjetnamo, Koreio kaj de alie, kiuj ankoraŭfoje montras al ni ke esperanto ne konas landlimojn kaj ĉiam invitas al vojaĝoj kaj interŝanĝoj.

Ankaŭ vi povos malkovri la espokulturan datenbazon (nun nur Artista datenbazo) kiu estas ĵus definitive lanĉita, en ĝi vi malkovros interalie la oficialan prezentopaĝon de EUROKKA.

Ni petas al ĉiuj artistoj, bandoj , organizantoj, kulturaj aktivuloj, asocioj kaj kluboj inskribiĝi en ĝin por rapide evoluigi tiun gravan ilon cele efika utiligado; diskonigu ĝin amplekse.

Por tiuj kiuj vizitis Vinilkosmo.com (en nova fenestro) antaŭ longe, ne hezitu reveni por malkovri la plej lasta versio de la TTTejo, ĝi estis plibonigita por pli facila uzado kaj pro la kreskanta nombro de novaj referencoj.

Ni esperas kontentigi tiom la porokazaj vizitantoj kiom niajn fidelulojn kiujn ni dankegas pro iliaj sugestoj kaj subteno:

www.vinilkosmo.com (en nova fenestro)

kaj bonan esploradon!

VINILKOSMO-Novaĵoj

VKKD 65 "Amu min" - Ĵomart & Nataŝa

Post elĉerpiĝo de sia fama albumo "Valso por amikoj", la duopo origine de Kazaĥio, Ĵomart & Nataŝa regalas nin per nova elstara kaj riĉoplena KD.

La albumo "Amu min" prezentas 12 novajn kantojn verkitajn de fama rusa poeto Mikaelo Bronŝtejn.

La melodioj de Ĵomart estas tre kortuŝaj kaj la voĉo de Nataŝa - en kelkaj kantoj - tute fantasta.

La du voĉoj belege akordiĝas garantiante plezuran aŭskultadon kaj reaŭskultadon!

La disko estis registrita kaj miksita en ilia propra studio "Jomart's Studio" en Stockholmo.

Ĵomart & Nataŝa jam prezentis kantojn de la nova albumo ĉe RET (Rusio) kaj la 3-a Azia kongreso en Koreio dum somero 2002, ĉe UK kaj IJK (Svedio) -2003 kaj dum IS kaj IF 2003 kie la kantoj kaj la KD estis aparte ege bone akceptitaj de la publiko.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi: www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd65&lng=e (en nova fenestro)

VKKD 66 "Kompilaĵo" - La MEVO

Jen retrospektiva kompil-albumo de LA MEVO el Yokohamo en Japanio kiu kunigas en unusola KD ĉiujn verkojn de La Mevo eldonitaj sur kasede de la komenco ĝis nun.

Temas pri la kased-albumoj "La Nomkarto" (1986), "Bluo" (1991), "Vizaĝoj" (1993) kaj remiksita titolo por Vinilkosmo-Kompil' "Flava blankul'" (1995).

La Mevo naskiĝis en 1986 iom antaŭ la Centjara Jubileo de Esperanto, kiam renkontiĝis SAEKI Hirojuki kaj ONO Takao. Post la eldono de la unua kasedo, La Nomkarto, Hirojuki elbandiĝis. MICUJAMA Joŝiro enbandiĝis kaj partoprenis la duan kasedon, Bluo. La Mevo produktis trian albumon, Vizaĝoj, en tiu lasta kased-albumo Takao estas sola, verkas la tekstojn, komponas la muzikon, kaj kantas. La muziko de La Mevo estas simpla, kun facilaj popritmoj, precipe realigita per komputile mastrumataj sinteziloj, miksitaj kun kordinstrumentoj kaj sekvenciloj.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi: www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd66&lng=e (en nova fenestro)

VKKDR 1 "Esperanto - A - Z" - Kurso

Jen kompleta esperanto-kurso sur KD-romo kiu instruos vin komuniki kun la tuta mondo, facile, rapide, kviete:

Plus:

Al la dua paĝo.