EUROKKA

Lastaj novaĵoj

18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010

25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010

Lastaj muzikvideoj

Aktualaj KD-projektoj

E@I

Informletero de VINILKOSMO n-ro 6 - Marto 2004 - Paĝo 2

Al la unua paĝo

VKKDR 1 "Esperanto - A - Z" - Kurso - daŭrigo

Tiu ĉi kurso estas realigita en jenaj lingvoj: nederlanda, franca, angla, germana, hispana, itala, portugala, dana, sveda, kaj norvega.

Minimuma konfiguro: Windows 95/98/ME/2000/XP, Pentium 100 Mhz, 16 Mb da RAM, 27 Mb da disko-spaco, sonkarto.

www.vinilkosmo.com//?disc=vkkdr1&lng=e (en nova fenestro)

Vinilkosmo / EUROKKA -Informoj

La artista datenbazo
artista.ikso.net (en nova fenestro)

La ideo de tiu ĉi kunlaborprojekto inter TEJO kaj EUROKKA venis antaŭ unu jaro dum esperanto@interreta seminario en Usono.

Ĝi estas ege simpla - temas pri datenbazo de (komence) esperantaj muzikaj artistoj kaj grupoj. aldone al tio estas informoj pri kiel okazigi koncertojn, spektaklojn kaj similajn aferojn. Ideale ĝi povas helpi aktivulojn, kiuj organizos ekz. koncertojn dum esperanto-aranĝoj aŭ en lokaj kluboj. Ĝi povos ankaŭ utili al esperanto-bandoj por munti turneon, ktp.

Ĝi ankaŭ utilu kiel spertejo por novaj aktivuloj. Ni nun lanĉis la unuan paŝon, la datenbazon mem
artista.ikso.net/db/datumbazo.php (en nova fenestro)
sed la paĝaro estas en daŭra evolua stato kaj dum la ontaj semajnoj kaj monatoj aldoniĝos novajn paĝojn. Ni ankaŭ petas vian helpon, nome se vi muzikumas, ke vi enmetu viajn datumojn en la datumbazo. Aldone, ni petas vin ankaŭ veni kun komentoj kaj plibonigoj - ege gravas por ni, ke ĝi estu utila kaj ke vi, kiel uzanto, bone povas labori per ĝi. Dankon! Laste, se vi ŝatus kunlabori en la projekto (kaj enhave kaj programante la paĝaron), ne hezitu kontakti nin ĉe:

David-Emil kaj Flo

Per "Eterna vivo" PENDUMITO subtenas "Liberecana Ligilo"-n
PENDUMITO - "Eterna Vivo" (demo KD-o)

PENDUMITO estas punk-grupo el Pollando, kiu en sia transdono klopodas disvastigi liberecanajn kaj poresperantajn ideojn. La materialo registrita marte-aŭguste 2003 kaj sendepende eldonita de la bando, enhavas ses kanzonojn: du esperantaj, tri polaj (ankaŭ kun kanzono de malnova pola punk-bando SIEKIERA) kaj unu instrumenta. La muziko de PENDUMITO estas miksaĵo de rapida kaj akra krust-punko kun elementoj de metalo. Kovrilo de la KD-o enhavas tradukojn de la tekstoj en Esperanto, informojn pri liberecanaj E-iniciatoj kaj poresperantan artikolon pollingve. Valoras substreki, ke vendado de tiu ĉi disko subtenas E-anarkiistan revuon "Liberecana Ligilo" - aĉetante la diskon, vi rekte helpas al tiu ĉi magazino!

Limigita kvanto disponeblas ĉe Vinilkosmo kontraŭ minimuma pago de 7 Eŭroj + sendokostoj, sed vi povas ankaŭ libere donaci pli da mono por subteni la revuon.

Por tio kontaktu rekte ĉe

Vidu ankaŭ TTT-ejon de la revuo: users.pandora.be/jakvo/Esperanto/lib.lig.html (en nova fenestro)

Lukaso - PENDUMITO
www.pendumito.republika.pl (en nova fenestro)

Krio de Morto revenas

Post longega silento la pola alternativa bando KRIO DE MORTO reeldonis la elĉerpitan diskon «Martoria" kiu entenas inter la18 titoloj, 4 en esperanto. Nun Krio de Morto preparas novan albumon tute en esperanto kaj ĝi promesas esti vere vigla.

Atendante ĝian aperon remalkovru ilian muzikon:
www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd35&lng=e (en nova fenestro)

La 89a Universala Kongreso de esperanto

Dum la gazetara konferenco donita la 11an de januaro, la vic-prezidanto de la nacia administrejo, de la eldono kaj de la distribuado de la fremdaj lingvoj kaj generala sekretario de la prepara komitato de la 89a Universala Kongreso de Esperanto, S-ro Guo Xiaoyong, anoncis, nome de la prepara komitato, ke UK okazos de la 24a ĝis la 31a en Pekino. En 1986, Pekino jam organizis la 71an Universalan Kongreson.

Por pliaj informoj:
www.espero.com.cn/uk2004 (en nova fenestro)

Al la tria paĝo.