18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010
25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010
"TAMBA-5 " estas muzika grupo en Kameoka, Kioto Japanio. Tamba " estas la malnova nomo de la loĝregiono de la muzikistoj de la grupo, kaj estis ankaŭ tre fame konata muzika grupo el Brasilo "Tamba-4 ". Tiu ĉi japana Tamba konsistas el 5 muzikistoj kaj do la nomo de la grupo ja estas ŝerco. La bando ludas bosanovon laŭ iliaj aranĝoj, kantas esperante kaj ĉiu Merkrede koncertas en la ĝardeno de restracio de Kameoka, aŭ kafejo en Kioto. La muzikistoj ne estas profesiaj kaj taksas sin kiel Merkredvesperaj muzikistoj.. Ĉiuj membroj havas siajn okupojn. Tamba 5 ankoraŭ ne surbendigis KDon sed faris vidbendon de koncerto en la restoracia ĝardeno. La bando sin prezentis por unuafoje antaŭ esperantistoj dum la japana kongreso en pasinta oktobro.
Por rilati kun la bando TAMBA 5, kontaktu Yas Kawamura ĉe:
Estas en Hanojo muzika klubo de blinduloj nomiĝanta "Aspirado al Lumo", kiu fondiĝis antaŭ 5 jaroj. Ĝi havas pli ol 10 membrojn kaj 6 el ili estas anoj de la E-kurso okazigita en pasinta julio. La kursanoj ŝatas kaj povas kanti esperante. Ili jam kantis esperante en la tria Printempa Renkontiĝo okazigita de Vjetnama landa asocio en marto 2003 en Hanojo.
Esperantista emerita kuracisto kaj Nguyen Thi Ngoc Lan kune gvidas tiun kurson.
La kursgvidantoj serĉas brajlajn muzikaĵojn de kelkaj E-kantoj, por ke la lernantoj povu kanti post kiam ili lernos la brajlajn tekstojn.
Nguyen petas helpon kaj pro tio lanĉas alvokon por havigi al la muzika klubo "Aspirado al Lumo" brajlajn kantotekstojn.
Helpemuloj kontaktu Nguyen Thi Ngoc Lan ĉe:
"Aspirado al Lumo-Nguyen Thi Ngoc lan" -
En aprilo 2002 Konisi Gaku fondis kun kunlaborantoj malgrandan miksvoĉan korusgrupon nomatan "Heliko", en la regiono Kansajo (ĉirkaŭ la urboj Osaka, Kioto, kaj Kobe). En la nuna momento ĝi estas unu el la plej aktiva esperantista muzikensemblo en Japanio.
Ĝi konsistas el kelkdekaj membroj, ĉiuj amatoraj kiuj ekzerciĝas regule unufoje monate.
Heliko jam prezentis sian kantadon en la Japana Esperanto-Kongreso kaj en la loka kongreso en 2002 kaj 2003.
Interesatoj kontaktu Konisi Gaku ĉe:
En Suda Koreio la muzika trupo "Espera Mondo" prezentas koreajn tradiciajn artaĵojn en esperanto.
En 2002, en Seulo okazis la Azia Esperanta Kongreso en kiu "Espera Mondo" prezentis tradukitan korean popolkanton "Arirang" kaj aliajn kantojn en esperanto, krome ili ankaŭ havas multajn talentojn (tambula ludo, danco, ktp.).
En 2003 "Espera Mondo" spektaklis ankaŭ en Ĉinio ĉiutage dum unu semajno po unu horo.
Kvankam "Espera Mondo" ankoraŭ ne surbendigis KDon ĝi multe kontribuas en la landa movado ĉar ĝi estas la ununura esperanta muzika ensemblo de Koreio.
Por kontakti reprezentanton de Espera Mondo vi povas retmesaĝi al:
Aŭ viziti la TTTejon kiu bedaŭrinde estas preskaŭ tute en la
korea
www.esperamondo.com (en nova fenestro)
Plej muzikajn salutojn al ĉiuj legantoj !
Redaktita por vi de Floreal Martorell ( Flo ! )