EUROKKA

Lastaj novaĵoj

18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010

25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010

Lastaj muzikvideoj

Aktualaj KD-projektoj

E@I

Informletero de VINILKOSMO n-ro 9 - Oktobro 2004 - Paĝo 1

Estimataj muzikŝatantoj

Saluton !

Antaŭ komenci, por niaj statistikoj kaj ĝisdatigi datumojn de nia membraro ni petas vin respondi al tiuj demandoj:

Bonvolu, ni petas, sendi viajn respondojn al :

Antaŭdankon !

Kaj por daŭrigi.... jen Eŭropa aŭtuno riĉa je eventoj en esperantio, por la fanoj de muziko kun interalie, la apero de la unua KD de Ĵak Le PUIL kiun ĉiuj atendis de longe, la turneo de Ĵomart & Nataŝa kiu certe pluvivigos la Koncert-Organizan Reton, kaj nova montrofenestro por esperanto-muziko en interreto el Brazilo, kaj tio estas nur skiza prezentado de la multnombraj iniciatoj kaj surprizoj kiujn rezervas al vi ĉi tiun finon de la jaro kaj la novan jaron !

... kaj ... ni tamen ne diros al vi ĉion !

.. Vi ja povas legi ĉi sekve !!

Nia kompleta katalogo ĉe:

www.vinilkosmo.com (en nova fenestro)

VINILKOSMO-Novaĵoj

VKKD 73 " Mi Estas " - ĴAK LE PUIL

Protestkanzonoj, amkanzonoj, ŝerckanzonoj... Ĵak Le Puil, la fame konata franca kantisto de la esperantistoj jam de pluraj jardekoj, finfine eldonis sian unuan KD-on, sed tio ja ne estas lia unua albumo!

Ĵak registris sian unuan albumon sur kasedo, "Danĝera ul'", en 1977, kaj poste tri aliajn, "Revenas mi" en 1980, "De Pont-Aven al Varsovi'" en 1985, kaj "Ne donu tro" en 1993. Do estas ne malpli ol 27 jaroj da ĉeesto kiun Ĵak dediĉas per tiu ĉi albumo, ŝtopita je dolĉa mokemo, socipolitika kritiko, kaj multe da tenero.

Vi trovos en ĝi kvar originalajn titolojn komponitaj de Ĵak laŭ tekstoj de Eŭgeno Miĥalski, Klaus J. Günkel, Tomaŝ Pumpr, kaj Stefan Maul; poemon de Radoj Ralin laŭ traduko de Marin Bacev, "La prezidenta ĉaso" tradukita de Jopetro Danvy, la "Kongresurboj" eltirita el la kasedalbumo Revenas mi, kaj pluraj aliaj, inter ili kantoj adaptitaj de Pierre Perret, Graeme Allwright, Boris Vian... finfine, io el kio satiĝi....

Ĉi tiu albumo estis surbendigita tute en la Studio Vinilkosmo / De La Trappe kun bonega kunlaborado de la fama JoMo ĉe gitaro, basgitaro, klavaroj, kaj perkutiloj!

Ĉu endas diri pli?

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi:

www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd73&lng=e (en nova fenestro)

VKKD 74 " Plaĉas al mi " - KAJ TIEL PLU

Post Sojle de la klara temp' (VKKD 32), tra sonoj de la Mez-Epoko, tradicio kataluna kaj okcitana, Kaj Tiel plu proponas al ni per tiu ĉi dua KD, ĉifoje surbendigita en nia Studio Vinilkosmo / De La Trappe, vojaĝon ĉiam tiel ĉarman laŭ la sonoj de flutoj, mandolinoj, diversaj perkutiloj, kaj voĉoj disvolvitaj... la konsisto mem de ĉi tiu tuj rekonebla muzika stilo.

Kvankam la kantata lingvo estas esperanto, ŝajne la tradicio neniel aspektas perfidita, kaj montras ankoraŭfoje ke malgraŭ sia juneco, esperanto sukcesas kapti la esencon de pratempaj radikoj de la lingvaĵo kaj trafi la orelojn kaj sentemon de ĉiuj. Tial, kaj tio estas plia demonstro, la publiko de Kaj Tiel Plu estas larĝa kaj kalkulas homojn ĉiuaĝaj kaj el plej diversaj landoj kaj ne devige esperantistoj...

Kaj Tiel Plu volis doni al tiu ĉi albumo vivantan sonon (kvazaŭ koncertan) kaj inkluzivis du kantojn adaptitajn de aktualaj artistoj, unu de la kataluno Ramon Muntaner kaj la alia de la fama okcitana (gaskona) bando Nadau.

La KD finas denove, kiel en la unua albumo, per kanto de la hispana milito.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi:

www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd74&lng=e (en nova fenestro)

Al la dua paĝo.