EUROKKA

Lastaj novaĵoj

18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010

25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010

Lastaj muzikvideoj

Aktualaj KD-projektoj

E@I

Informletero de VINILKOSMO n-ro 9 - Oktobro 2004 - Paĝo 2

Al la unua paĝo

VKKD 76 " Nokto iĝas Tag' " - RALPH GLOMP

Ni ne povas nei ke Ralph estas produktiva, kaj la ambigueco de lia muzika direkto, hezitanta inter la volo supervivigi iujn muzikmovadojn eble iom eksmodaj, kaj la forta emo naski ion tute novan, povus esti la motoron....

Tiu ĉi nova albumo prezentas ambaŭ facetojn de tiu hibrida rolanto kiu jam demonstris sian oferemon je ideo ke komuna lingvo povus limigi la miskomprenojn, sed ŝajnas ke li provas establi rilaton inter la Internacia lingvo esperanto kaj la alia internacia lingvaĵo: muziko!

Lia stranga voĉo, liaj vortoj direktitaj al la tuta planedo, sed ankoraŭ nur komprenata de kelkuloj, la elektronikaj sonoj uzataj nature sed ne sen majstreco, kreas tiom da elementoj kiuj ekscitas la scivolemon kaj ŝajnas aŭguri mondon kiu nur aspiras je ekzisto....

Ralph Glomp metas demandojn pli ol donas respondojn, sed la debato malfermiĝis kaj la futuro sin prezentas sen limoj!

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi:

www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd76&lng=e (en nova fenestro)

MusicExpress en Esperanto

La tre populara brazila TTTejo, MusicExpress, ne estas TTTejo pri muziko en esperanto sed ekde nun TTTejo en esperanto por muziko!

Efektive, konstatante la gravan vizitadon fare de la esperanta publiko al la multnombraj Esperanto-artistaj paĝoj en ĉi tiu TTTpaĝaro, kaj nur en portugala prezento, la estraro de MusicExpress, permesis traduki la paĝojn en esperanton al nia amiko, kunlaboranto kaj fama muzikisto Flávio Fonseca (vidu vkkd13, vkkd51, vkkd52, vkks7) kiu ankaŭ estas la TTTejestro de MusikExpress.

En MusicExpress vi trovos informojn pri artistoj de la tuta mondo, en pluraj stiloj kaj lingvoj (dekoj da esperantaj), MP3-dosierojn, muziktekstojn kun akordonomoj, komputilajn programojn, kaj ĉiusemajne aktualajn novaĵojn pri muziko, pri tio kion faras niaj artistoj, kaj pri ĝeneralaj muzikaj temoj.

Ni varme salutas tiun iniciaton je kiu ankaŭ Vinilkosmo kontribuas kaj ni invitas ĉiujn el vi viziti ofte MusicExpress, kaj profiti la multnombrajn MP3 dosierojn kies versioj estas tute kompletaj, kaj malkovri artistojn plej diversajn:

www.musicexpress.com.br/eo (en nova fenestro)

Por rekte kontakti Flávio:

Turneo 2004 Ĵomart & Nataŝa

Kiel anoncite en nia lasta informletero, kaj dank' al la efika helpo de Tjeri kaj Briĝit' Faverial, EUROKKA sukcesis starigi turneon de la fama kazaĥia duopo, Ĵomart & Nataŝa, kiu pasos en 7 urboj de Francio, Okcitanio, Katalunio kaj Bretonio.

La Kalendaro:

Por malkovri la duopon, se vi ankoraŭ ne konas ĝin , ni invitas vin aŭskulti la radioprogramon disaŭdigita en Radio Suda Kanalo en Tuluzo la 11an de oktobro kaj arkivita en radioarkivejo. Por aŭskulti rekte laŭ formato MP3:

www.radioarkivo.org/cgi-bin/elshutu.cgi?id=1394 (en nova fenestro)

Ankaŭ estas la oficiala paĝaro de Ĵomart & Nataŝa:

www.jomart.net (en nova fenestro)

Krome pluraj tutaj kompletaj MP3 de iliaj albumoj ĉe :

www.musicexpress.com.br/jomnat_eo (en nova fenestro)

Kaj fine por mendi enrete ilia lasta KD, "Amu min":

www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd65&lng=e (en nova fenestro)

Por pliaj informoj ne hezitu kontakti nin ĉe:

aŭ telefone : +33 (0)5 61 81 95 65

Se unu el tiuj koncertoj estas proksime de ĉe vi, tute ne maltrafu tiun momenton de absoluta feliĉo!!!

Al la tria paĝo.