EUROKKA

Lastaj novaĵoj

18.12.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Novembro 2010

25.03.10:
Vinilkosmo-novaĵletero Marto 2010

Lastaj muzikvideoj

Aktualaj KD-projektoj

E@I

Informletero de VINILKOSMO n-ro 9 - Oktobro 2004 - Paĝo 3

Al la dua paĝo

DĴ Roĝer' DEMO-KD-2003

Roĝer' Borĝes, partoprenis en la "Elektronika Kompilo" (vkkd53) kaj pli konata sub la nomo de DĴ Roĝer', anoncas al ni la publikigon se lia TTTpaĝo kun muzikoj kaj tekstoj tute kompletaj:

www.rogerborges.com (en nova fenestro)

Vi trovos, interalie, la originan version "La Luna Promenado" eldonitan en "Elektronika Kompilo" en 2003.

Roĝer' laboras nun pri nova projekto de albumo, "SUPERNOVA", temos pri Gotika roko kaj malmola roko, Tio devus kontrasti severe kun la sonoj ŝvebaj kaj elektronike trankvilaj je kiuj ni jam alkutimiĝis...

Por tiu nova KD kunlaboras multaj muzikistoj, ĉefe gitaristoj kaj tute novaj kantistoj.

James Piton ankaŭ helpas kiel lingva kontrolanto kaj korektanto de la kantotekstoj.

La studio jam estas rezervita en Brazilo por la surbendigo ekde la 4a de decembro 2004, sed atendante lian diskon antaŭvidita por 2005, Roĝer' ofertas al vi tutsimple sian demo-albumon prezentante la malnovan laboron !

Aperontaj

Dolchamar, ribela kaj rebela

"Rebela Sono" estos la titolo de dua KD de la finna bando Dolchamar.

La preparoj de la albumo bone antaŭeniras kaj la albumo devus esti preta fine de la jaro aŭ komence de 2005 se ne aperas malglataĵoj...

Tiu dua albumo sonos multe pli roke ol la unua, kaj tio certe ne malplaĉoj al la fanoj.

Ni jam aŭskultis la demon... kaj ni certigas ke ĝi vere frapos okaze de la junularaj esperanto-renkontiĝoj, Ribele kaj rebele !!

Martin Wiese sole.

Martin Wiese, ĉefe famkonata kiel kantisto de la bando Persone el Stokholmo, preparas albumon sole kun novaj muzikistoj.

Dume neniu novaĵo de Persone, sed ni tamen varme akceptas novan esperanto-rok-sonon fare de unu el la majstroj en tiu ĝenro...

Slava roko

JoMo Slave rokos en sia nova albumo.

La tuluza artisto de kelka tempo komponas kaj verkas por la 3a albumo tutesperanta.

Li estos akompanata de la rokmuzikistoj de la liberecanoj sed ankaŭ de la muzikistoj de la tradicia folklora slava bando Matrioĉka.

Dankon pro via atento.

Plej muzikajn salutojn al ĉiuj legantoj!

Redaktita por vi de Floreal Martorell ( Flo ! ) kaj Mark Eaton (La TTTejestro)

Por persona kontakto kun Flo, bonvolu utiligi: