Datenbazo pri aktuala viva Esperanto-kulturo kaj arto

Kunlaborantoj

eurokka-logo

tejo-logo

e@i-logo

Datenbazaliĝintoj

 

Kiel organizi turneon

Kiel organizi turneon disdividas sin en tri partoj:

Konsiloj por artistoj

Averto: Ideale por la artistoj prefere ili estu aŭtonomaj, tio signifas ke laŭ eble ili vojaĝu per propraj rimedoj (aŭto aŭ kamioneto) kaj ke ili kunportu propran etan sonsistemon (500 vatta) por malgrandaj kaj mezaj koncertejoj kaj eventuale lumoj.

  1. Difini periodon de la dezirata turneo
  2. Difini geografian zonon
  3. Lanĉi al la tuta adresaro de definita zono la turneo-proponon kaj difinitan periodon.
  4. Disponi pri kontaktoj kaj adresoj de potencialaj organizantoj en tiu geografia zono
  5. Establi kaj interkonsenti kiel eble plej koheran kalendaron por la datoj kaj la itinero kaj kontaktoj de la turneo, kaj disponigi ĝin al ĉiuj kunlaborantoj de la turneo.
  6. Rezervi almenaŭ ĉiun duan aŭ trian tagon kiel ripoztagon.
  7. Certigi ĉiujn datojn kun la organizantoj de la turneo per kontraktoj kiuj difinos detale ĉiujn kondiĉojn (tagon, horarojn, gastigado kaj manĝoj, teknikaĵoj kaj financoj - konsulti koncert-kontrakto-modelon).
  8. Prepari komunan varbmaterialon por la turneo (afiŝojn, informilojn, artikolon kaj fotojn por la gazetaro, muzikojn sur demo-kd por varbado en radio, ktp..)
  9. Fari bilancon de la turneo post ĝia plenumo

Konsiloj por asocioj

  1. Difini kun kiu artisto aŭ bando la asocio volas organizi turneon
  2. Difini la periodon de la turneo
  3. Disponi pri kontaktoj kaj adresoj de partneraj asocioj aŭ kluboj por krei la reton por la turneo
  4. Difini ĝian geografian zonon
  5. Organizi decan akcepton kaj gastigadon de la artistoj en ĉiu urbo
  6. Prizorgi taŭgajn teknikaĵojn por ĉiuj datoj de la turneo se la artisto ne kunportas propran aparataron.
  7. Proponi kiel eble plej bonaj financaj kondiĉoj por la artistoj kiuj kovru manĝaĵon / trankotadon kaj repagu la vojaĝkostojn kaj laŭ eble salajron aŭ honorariojn.
  8. Eventuale peti subvenciojn en la lokaj kulturaj instancoj por helpo en la financado de la turneo (konsulti dosieron "kiel peti subvenciojn”)
  9. Certiĝi ke ĉiu organiza asocio deklaras la koncerton al la aŭtorrajta societo kaj subskribas asekuron por ĉiuj riskoj ligitaj al koncertorganizado. (konsulti dosieron "kiel organizi spektaklon")
  10. Plenumi por ĉiu organizita turneo specifajn kontojn kaj fari bilancon de la turneo post ĝia plenumo disponebla por ĉiuj kunorganizantoj.

Kreado de konstanta Koncert Organiza Reto por turneoj

  1. Lanĉi demandaron al ĉiuj esperanto-asocioj, kluboj kaj organizoj en definitaj zonoj por invito partopreni en la starigo de Esperanto-Kultura Oganiza Reto aŭ Koncert-Organiza Reto kiu akceptos turneojn de artistoj. (interesatoj plenigu la disponeblan demandaron).
  2. Difini plurajn geografiajn zonojn por eventuale ligi turneon de unu zono al alia
  3. Prizorgi regulan proponon de artistoj por nutri la reton
  4. Establi jaran kalendaron de turneoj por unu aŭ pluraj jaroj en unu aŭ pluraj geografiaj zonoj.
  5. Kreado de helpkaso (speco de fonduso) por subteno de eventualaj deficitaj koncertoj kadre de la turnea reto
  6. Trovi subvenciojn kaj diversajn helpojn por ĉiu turneo
  7. Trovi volontulon kiu pretus kunordigi kun EUROKKA la turnean fakon